Edmond Hervé

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edmond Hervé
Edmond Hervé sur placo de la Urbodomo en Rennes, la 6-an de majo 2012 okaze de la elekto de François Hollande.
Edmond Hervé sur placo de la Urbodomo en Rennes, la 6-an de majo 2012 okaze de la elekto de François Hollande.
Persona informo
Edmond Hervé
Naskiĝo 3-a de decembro 1942
en La Bouillie (Côtes-du-Nord)
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de Parizo vd
Partio Socialista Partio (PS)
Familio
Infanoj Marc Hervé vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Parizo vd
Senatano de Ille-et-Vilaine
Dum 1-a de oktobro 2008
Deputito de la 2-a distrikto de Ille-et-Vilaine
Dum 12-a de junio 199719-a de junio 2002
Sekvanto Philippe Tourtelier
Deputito de la 2-a distrikto de Ille-et-Vilaine
Dum 23-a de junio 19881-a de aprilo 1993
Sekvanto Yvon Jacob
Deputito de Ille-et-Vilaine
Dum 198614-a de majo 1988
Deputito de la 1-a distrikto de Ille-et-Vilaine
Dum 2-a de julio 198124-a de julio 1981
Sekvanto Clément Théaudin
Urbestro de Rennes
Dum 16-a de marto 197721-a de marto 2008
Sekvanto Daniel Delaveau
Ministro pri sano
Dum 23-a de majo 198122-a de junio 1981
Prezidento François Mitterrand
Antaŭulo Jacques Barrot
Sekvanto Jack Ralite
Ministro ĉe la ministro pri industrio, komisiita pri energio
Dum 23-a de junio 198122-a de marto 1983
Prezidento François Mitterrand
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Edmond Hervé, naskiĝinta la 3-an de decembro 1942 en La Bouillie en departemento Côtes-du-Nord), estas franca politikisto ano de la Socialista Partio, urbestro de Rennes de 1977 ĝis 2008 kaj de tiam senatano de departemento Ille-et-Vilaine. Li okupis plurajn postenojn, el kiuj tiu de ministro pri sano en la dua sepjara prezidenteco de François Mitterrand.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Filo de partfarmistoj, li estas licenciulo en publika juro de la universitato de Parizo. Li posedas ankaŭ diplomon pri superaj studoj en publika juro kaj alian en politika scienco. Li fariĝis docento pri administracia juro kaj pri konstitucia juro en 1969. Li estas patro de tri infanoj : filino kaj du ĝemelaj filoj.

Urbestro de Rennes[redakti | redakti fonton]

Li progresis en politiko per la vojo de batalanto. Li fariĝis urbestro de Rennes en 1977. Du jarojn poste, li forlasis sian profesion de instruisto por dediĉi sian tempon al sia mandato.

Prezidanto de la "Distrikto de Rennes", fariĝinta poste Communauté d'agglomération "Rennes Métropole", li komencis intensan urban politikon : socia mikseco, subteno al kulturo, ekologio, piedira reto, kreskigo de la publikaj transportoj (VAL, aŭtomatigita Metroo de Rennes) kaj esplorado ligita al novaj teknologioj (teknopoluso Rennes Atalante).

Rennes estas regule klasita de magazinoj (L'Express, Le Point, Le Nouvel Observateur) kiel unu el la plej agrablaj urboj en Francio.

Li oficiale anoncis la 20-an de januaro 2007 ke li ne kandidatos por sesa mandato en la urba baloto en 2008[1].

La eliranta urbestro de Saint-Jacques-de-la-Lande, Daniel Delaveau, estis elektita la 7-an de marto 2007 per la Socialista Partio (PS) por konduki la socialistan liston okaze de tiu elekto[2]. Daniel Delaveau estis elektita kiel urbestro de Rennes la 22-an de marto 2008, sekve de la urba baloto en 2008.

Afero de la infektita sango[redakti | redakti fonton]

Edmond Hervé estis kondamnita en la afero de la infektita sango de la supra kortumo pri ministroj pro manko al devigo pri sekureco kaj singardo, sed li estis liberigita je puno, ĉar, laŭ la kortumo, li « ne profitis absolutan probablecon pri senkulpo » kaj li estis « submetita antaŭ juĝo, al ekscesaj taksadoj »[3].

Nacia kariero[redakti | redakti fonton]

Edmond Hervé dum « Forum Libération 2010 » en Rennes.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • La permanence de Jaurès, en "L'Encyclopédie du socialisme", 2006.
  • Dans le sillage d'Edmond Hervé, de La Bouillie à Rennes, Philippe Delacotte (teksto), Bernard Cornu (fotoj), eldoninto "Editions Astoure", 2008, 84 paĝoj.

Dokumenta filmo pri Edmond Hervé[redakti | redakti fonton]

  • « Edmond Hervé 30 ans pour une ville » dokumenta filmo longa je 52 minutoj dissendita en 2008 sur "France 3" kaj TVR (TV Rennes), kiu priskribas la agadon de Edmond Hervé.

Tiu filmo farita de Thibaut Boulais estis filmita en la dua jaro de lia urbestra mandato. (Kunprodukto de "Mille et Une Film", "France 3 Ouest" kaj TVR)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]