Edmund Burke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edmund Burke

Edmund BURKE [Edmund bœrk] (naskiĝis la 12-an de januaro 1729 - mortis la 9-an de julio 1797) estis angla-irlanda politikisto, verkisto, oratoro, politika teoristo kaj filozofo. Li restis longatempe membro de la brita malalta ĉambro (House of Commons), en la politika partio Whig. Oni memoras pri Burke ĉefe pro sia subteno de la amerikaj kolonioj kontraŭ la reĝo Georgo la 3-a, antaŭ la Usona Revolucio.

Li estas ankaŭ konata pro sia firma kritiko de la franca revolucio de 1789 en sia verko Pensoj pri la Revolucio en Francio. Pro tio li fariĝis unu el la plej gravaj personoj inter la plej konservataj membroj de la partio Whig, al kiuj tiam oponis la membrojn favorajn al revolucio, gviditaj de Charles James Fox. Oni ofte rigardas Burke kiel unu el la fondintoj de angla-usona konservativismo.