Saltu al enhavo

Edmund Cartwright

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edmund Cartwright
Persona informo
Edmund Cartwright
Naskiĝo 24-an de aprilo 1743 (1743-04-24)
en Nottingham
Morto 30-an de oktobro 1823 (1823-10-30) (80-jaraĝa)
en Kent
Tombo The Parish Church of St Mary, Battle (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio Anglikanismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitata Kolegio
Queen Elizabeth Grammar School (en) Traduki
Kolegio Magdaleno Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Edmund Cartwright
Familio
Patro William Cartwright (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Ann Cartwright (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj John Cartwright George Cartwright Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Susannah Kearney (en) Traduki
Alice Whitaker (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Frances Dorothy Cartwright (en) Traduki
 ( )
Mary Cartwright (en) Traduki
 ( Alice Whitaker (en) Traduki)
Elizabeth Penrose (en) Traduki
 ( Alice Whitaker (en) Traduki)
Edmund Cartwright (en) Traduki
 ( Alice Whitaker (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo inventisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Edmund CARTWRIGHT (naskita la 24-an de aprilo 1743 en Marnham, Nottingham - mortis la 30-an de oktobro 1823 en Kent) estis angla inventinto. Li diplomiĝis ĉe la Universitato de Oksfordo kaj poste inventis la elektran teksilon. Edziĝinta al la loka Elizabeth McMac je 19 jaroj, li estis la frato de Majoro John Cartwright, politika reformisto kaj radikalulo, kaj George Cartwright, esploristo de Labradoro.

En 1785 li patentis sian tretpedalan mekanikan teksilon, kaj poste dediĉis sin plentempe al la teksa industrio. La brita industrio estis signife progresinta danke al la ĉiam pli perfektaj teksiloj de Cartwright, sed li ne ricevis grandan parton de la profitoj faritaj nek per la teksilo, nek per lankomba maŝino patentita de li en 1789. Tamen, laŭ peto de 50 fabrikantoj, en 1809 la Parlamento decidis aljuĝi rekompencon de 10 000 pundoj al Cartwright pro la kontribuo, kiun li faris al la teksa industrio de Anglio. En majo 1821, Cartwright estis elektita membro de la Reĝa Societo. [1]

Inventado

[redakti | redakti fonton]

Edukita en Oksfordo, Cartwright estis elektita al Magdalene College kaj fariĝis pastro. Interesiĝinte pri ŝpinado kaj teksado dum vizito al la muelejo de Arkwright, Cartwright inventis kardilon, vaporan traktadon por fibrecaj materialoj, kaj vapormaŝinon, kiu uzis alkoholvaporon anstataŭ akvan.

Ŝnurfaradmaŝino de Edmund Cartwright

Poste Cartwright patentis lankombilon en 1789 kaj kordelieron (maŝinon por fari ŝnurojn) en 1792. Li ankaŭ desegnis vapormaŝinon, kiu uzis alkoholon anstataŭ akvon.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Library and Archive Catalogue. Royal Society. Arkivita el la originalo je 2020-05-17. Alirita 21 December 2010 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]