Edmund Dene Morel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edmund Dene Morel
member of the 34th Parliament of the United Kingdom
E.D. Mail, M.P. LCCN2014715888.jpg
Persona informo
E. D. Morel
Naskiĝo 10-an de julio 1873 (1873-07-10)
en Parizo
Morto 12-an de novembro 1924 (1924-11-12) (51-jara)
en Bovey Tracey
Tombo Golders Green Crematorium [#]
Lingvoj angla [#]
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoFrancio [#]
Alma mater Universitato de Kembriĝo [#]
Partio Brita Laborista Partio [#]
Profesio
Okupo ĵurnalistopolitikistoverkisto • homrajta aktivulo [#]
Aktiva en Londono [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Edmund Dene MOREL, eigentlich Georges Edmond Pierre Achille Morel de Ville (naskiĝis la 10-an de julio 1873 en Parizo; mortis la 12-an de novembro 1924 sur bieno proksime al Bovey Tracey (Devon) estis brita ĵurnalisto, aŭtoro kaj pacifisto.

Red Rubber 1906

Li fondis kun Roger Casement la Congo Reform Association, kiu agadis kontraŭ la brutala ekspluato de liberŝtato Kongo tra la privata kolonia regado de belga reĝo Leopoldo la 2-a. Casement estis antaŭe membro de komisiono, komisie de la brita registaro por esplori cirkonstancojn en Libera Ŝtato Kongo kaj kies rezultoj aperis en 1904 en la t.n. Kongo-raporto.

Morel fondis ankaŭ propran semajnan gazeton West African Mail, en kiu li senvualigis agadojn en Kongo. Lia libro Red Rubber aperis en 1906 kaj kaŭzis en Belgio kaj Eŭropo indignon. Sekve de tio, Leopoldo estis devigita sian kolonion transdoni al ub belgian registaron.

Dum la unua mondmilito, Morel agadis en la brita pacmovado, estis kunfondinto kaj sekretaro de Union of Democratic Control kaj membriĝis en la Liberala Partio. Morel - same kiel Casement - estis diskredita pro supozita germansimpatio. Post fino de la milito, li membriĝis en la Sendependa Laborista Partio. Lia tombo troviĝas en Londono en la Golders Green Cemetery.

Peter Bate produktis en 2004 dokumentaran filmon pri kongo-rilataj agadoj, kun titolo "Blanka reĝo, ruĝa kaxuĉuko, nigra morto".

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Skanaĵo de La granda mensogo en Vikmedia Komunejo

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • C. Cline, E. D. Morel, 1873–1924: the strategies of protest (1980)