Edmund Sós

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

EdE-S

Edmundo Sós

Edmund Sós (ŝoŝ) (naskiĝis la 25-an de decembro 1863 en Sátoraljaújhely (Hungario), mortis la 27-an de junio 1931 en Wien) estis hungara esperantisto, d-ro, kuracisto de 1891 en Wien.

Ĉ. 1900 li aliĝis el E, al kiu li dediĉis sin tute ĝis la morto. Estis vicprezidanto, poste honora prezidanto de Unua E-Unuiĝo, Wien, estrarano de iama AEL, „Nova Tempo“, AED kaj fine vicprezidanto de AEA. Multajn jarojn ĉefdelegito kaj komitatano de UEA. Ano de la loka Kuratora Komitato de IEMW. Pasia amo de la Paneŭropa ideo kaj gvidanto de tiu movado sur E-kampo. Kunlaboris „German-Aŭstria E-isto“, „Nova Tempo“, „Aŭstria E-isto“, „Medicina Revuo“, HDE kaj ,E'. Verkis (kun Julius Glück) E-lernolibron, 1910, kiu aperis en 7 eldonoj. Tradukis „Ŝolandro“ de Bonsels, 1924; „Paneŭropa-Manifesto“ de Coudenhove-Calergi.

Rimarko: EdE asertas, ke li mortis en julio, sed nekrologo en Esperanto 1931, p. 137 skribas pri junio.