Édouard Detaille

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Edouard Detaille)
Saltu al: navigado, serĉo
Édouard Detaille
Franca pentristo
Franca pentristo
Personaj informoj
Naskiĝo 5-an de oktobro 1848 (1848-10-05)
en Parizo
Morto 23-an de decembro 1912 (1912-12-23) (64-jara)
en Parizo
Lingvokapablo franca lingvo
Familianoj
Frat(in)o Jean-Baptiste-Henri Detaille
v  d  r
Information icon.svg

Jean Baptiste Edouard DETAILLE (naskiĝis la 5-an de oktobro 1874 en Parizo; mortis la 23-an de decembro 1912 en Parizo) estis franca pentristo.

La Revo (1888), far Detaille (Musée d'Orsay)

El familio de militistoj Edouard Detaille deziris iĝi pentristo kaj studi kun Alexandre Cabanel, sed li fine studis en la ateliero de Meissonier kaj ekspoziciis sian unuan pentraĵon en 1867. La postan jaron li ekspoziciis militistan pentraĵon pri la Franca Revolucio, Le Repos du Tambour (ripozo de la tamburisto). Tiu verko estis la unua el multaj kreitaj dum longa kaj brila kariero de historia pentristo pri prefere militistaj scenoj.

4a Husara Regimento ĉe la Batalo de Friedland. "Vive l'Empereur!" de Édouard Detaille, 1891.