Édouard Lucas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Edouard Lucas)
Édouard Lucas
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aprilo 1842 (1842-04-04)
en Amiens
Morto 3-an de oktobro 1891 (1891-10-03) (49-jaraĝa)
en Parizo
Mortokialo sepso
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Supera normala lernejo
Okupo
Okupo matematikisto • instruisto
Verkoj Théorie des Fonctions Numériques Simplement Périodiques
vdr

Édouard LUCAS ([EdŭAR liKA], naskita je la 4-a de aprilo 1842 en Amiens, mortinta je la 3-a de novembro 1891 en Parizo) estis franca matematikisto. Li okupiĝis precipe pri la teorio de nombroj.

Lucas instruis matematikon ĉe la parizaj liceoj Saint Louis (S-ta Ludoviko) kaj Charlemagne (Karlo la Granda). Li interalie inventis la enigmon de la turoj de Hanojo. Ĝi estis en 1883 publikigita kiel ludilo sub lia pseŭdonimo "N. Claus de Siam" (anagramo de "Lucas d'Amiens").

Lucas ĝeneraligis la Fibonacci-vicon, kiu komenciĝas per la nombroj "1" kaj "1", laŭ la formulo

Li inventis la laŭ li nomitan teston pri primeco de nombroj. Per tiu testo li pruvis, ke la 127-a nombro de Mersenne estas primo de Mersenne.

Lucas mortis pro stranga akcidento: dum bankedo li tranĉis sian vangon per splito de telero, kiun li faligis. Kelkajn tagojn poste li mortis pro erizipelo.