Eduard Mörike

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eduard Mörike
Eduard Mörike.jpg
Persona informo
Eduard Mörike
Naskonomo Eduard Friedrich Mörike
Naskiĝo 8-an de septembro 1804 (1804-09-08)
en Ludwigsburg
Morto 4-an de junio 1875 (1875-06-04) (70-jara)
en Stutgarto
Tombo Pragfriedhof Stuttgart [#]
Religio luteranismo [#]
Etno Germanoj [#]
Lingvoj germana [#]
Ŝtataneco Germana Federacio [#]
Alma mater Eberhard-Ludwigs-Gymnasium • Tübinger Stift • Evangelical Seminaries of Maulbronn and Blaubeuren [#]
Subskribo Eduard Mörike
Memorigilo Eduard Mörike
Familio
Patro Carl Friedrich Mörike [#]
Patrino Charlotte Mörike [#]
Gefratoj August Mörike [#]
Profesio
Okupo poeto • verkistotradukisto • parson • universitata instruisto • desegnisto • rakontanto • luterana pastoro [#]
Aktiva en LudwigsburgStutgarto [#]
Verkado
Verkoj Q19193784 ❦
Q1951309 [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Eduard MÖRIKE [Eduad MErike], naskiĝis la 8-an de septembro 1804 en Ludwigsburg, mortis la 4-an de junio 1875 en Stutgarto, estis germana teologo kaj verkisto.

Mörike studis teologion en Tübingen, poste laboris en pluraj lokoj kiel vikario kaj (ekde 1851) kiel instruisto pri literaturo.

La verkaro de Mörike estas stile inter romantismo kaj realismo. Li publikigis poemojn, fabelojn, novelojn kaj idiliojn, krome li dediĉis sin al la traduko de verkoj el la klasika antikveco. Sian solan romanon Maler Nolten (1832) li poste prilaboris, por anstataŭigi la romantismajn enhavojn per realismaj. La projekto tamen restis fragmento.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Gedichte (poemoj, 1838 kaj – pli amplekse – 1848 kaj 1864)
  • Classische Blumenlese (tradukaĵoj, 1840)
  • Maler Nolten (romano 1832)
  • Mozart auf der Reise nach Prag (novelo, 1856)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • 1988: Al harpo eola; Matene en veturilo; Noktomeze; Demando kaj respondo. En: Übertragungen = Transkondukoj / Trad. Guido Holz. Messkirch: Gmeiner, 1988. – p. 48 - 52 ISBN 3-926633-14-X
  • Pliajn tradukojn vd. en "eksteraj ligiloj".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Rete legeblas[redakti | redakti fonton]

Mozart rakontas Arkivigite je 2003-03-04 per la retarkivo Wayback Machine Trad. Joseph F. Berger

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.