Eduard Weinfurter
Aspekto
| Eduard Weinfurter | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 9-an de novembro 1870 en Roudnice nad Labem |
| Morto | 2-an de marto 1950 (79-jaraĝa) en Prago |
| Lingvoj | Esperanto • ĉeĥa |
| Familio | |
| Frat(in)o | Otakar Weinfurter (mul) |
| Edz(in)o | Marie Weinfurter (mul) |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto librovendisto eldonisto galeriisto |
Eduard Weinfurter (1870-1950) estis ĉeĥa librovendisto kaj esperantisto. En 1899-1948 li estis posedanto de grava praga librovendejo, eldonejo (eldoninta ĉirkaŭ 400 librotitolojn) kaj bildgalerio. Li estis estrarano aŭ prezidanto de pluraj profesiaj korporacioj de librovendistoj kaj eldonistoj. En 1902-1903 li estis la unua prezidanto de Esperanto-Klubo en Prago.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Biografio de E.Weinfurter en Vortaro de ĉeĥaj eldonejoj[rompita ligilo] ĉeĥlingve, kun listo de biografia literaturo

