Eduardas Mieželaitis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eduardas Mieželaitis
Persona informo
Eduardas Mieželaitis
Naskiĝo 3-an de oktobro 1919 (1919-10-03)
en Pakruojis
Morto 6-an de junio 1997 (1997-06-06) (77-jaraĝa)
en Vilno
Tombo Antakalnis Cemetery vd
Lingvoj litova vd
Ŝtataneco LitovioSovetunio vd
Alma mater Vytautas-Magnus-Universitato vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio vd
Profesio
Okupo politikisto • poeto • tradukistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Eduardas Mieželaitis (naskiĝis la 3-an de oktobro 1919 en la vilaĝo Kareiviškis, municipo Pakruojis, mortis la 6-an de junio 1997 en Vilno) estis litovlingva lirikisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Mieželaitis studis juron en Kaŭno kaj en la Universitato Vilno. Kiel studento li publikigis politikajn eseojn.

De 1960 ĝis 1989 li estis membro en la centra komitato de la Komunisma partio de Litovio (Lietuvos komunistų partija). De 1955 ĝis 1963 kaj de 1975 ĝis 1989 li estis deputito en la Supera Soveto de Litova SSR kaj de 1962 ĝis 1970 deputito en la Supera Soveto de Sovetunio. Dum la tiel nomata periodo de "degelo" li estis sekretario kaj prezidanto de la litova asocio de verkistoj. Li konsideriĝas noviganto de la moderna litovlingva poezio.

En 1962 li pro sia poezia verkado honoriĝis per la ordeno de Lenin de Sovetunio.

Lia tombo troveblas en la tombejo Antakalnis en la nordoriento de Vilno.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

William Auld tiel reeĥis pri la libro:

Citaĵo
 Eduardas Mieželaitis estas granda poeto de Litovio, kaj li kaj ni estas bonŝancaj, ke lin interpretas por ni virtuozo de la tradukarto Petras Čeliauskas. La poemoj en HOMO fluas kaj trafas kvazaŭ originale en Esperanto verkitaj.[1] 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. revuo Esperanto, 1987, n-ro 11

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]