Eduardo De Filippo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Eduardo De Filippo
Eduardo De Filippo.jpg
Persona informo
Naskiĝo 24-an de majo 1900 (1900-05-24)
en Napolo
Morto 31-an de oktobro 1984 (1984-10-31) (84-jara)
en Romo
Tombo Campo Verano
Lingvoj itala lingvoNapola lingvo
Ŝtataneco ItalioReĝlando de Italio
Familio
Patro Eduardo Scarpetta
Patrino Luisa De Filippo
Frat(in)oj Titina De Filippo • Peppino De Filippo
Edz(in)o Thea Prandi • Isabella Quarantotti
Infano Luca De Filippo
Parencoj Luigi De Filippo
Okupo
Okupo filmreĝisoro • poeto • scenaristo • politikistoverkistodramaturgo • teatra aktoro • aŭtoroaktoro
Verkoj Saturday Sunday Monday
Filumena Marturano
Information icon.svg
vdr

Eduardo De Filippo (en itala lingvo: [eduˈardo de fiˈlippo]; 24a de majo 1900 – 31a de oktobro 1984), konata ankaŭ simple kiel Eduardo[1] estis itala aktoro, dramaturgo, scenaristo, verkisto kaj poeto, plej bone konata pro siaj verkoj en Napola lingvo nome Filumena Marturano kaj Napoli Milionaria. Konsiderita unu el la plej gravaj italaj artistoj de la 20a jarcento, Eduardo estis aŭtoro de multaj teatraĵoj luditaj kaj reĝisoritaj de li mem unue kaj poste premiitaj kaj luditaj ekster Italio. Pro siaj artaj meritoj kaj kontribuado al la kulturo estis nomita dumviva senatano fare de la Italia Prezidento Sandro Pertini.

Eduardo De Filippo kaj la makedo de la teatro San Carlino.
Totò kaj Eduardo De Filippo en Napoli Milionaria.

Post la Dua Mondmilito, en 1948 li aĉetis la teatron Sankta Ferdinando en Napolo, inaŭgurita en 1954. De Filippo stelulis en la filmo de De Sica nome L'oro di Napoli kun Totò kaj Sophia Loren en 1954. En 1973 en lia produktaĵo de lia "Sabato, domenica e lunedi" (1959, Sabato, dimanĉo kaj lundo), stelulis Laurence Olivier en la ĉefa rolo, ricevis la premion de la Londona teatrokritikistoj.[2][3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nomo uzita nur kiel aktoro; kiel aktoro kaj reĝisoro li subskribis per nomo kaj familinomo.
  2. Cassell Dictionary of Italian Literature - P. 164
  3. McGraw-Hill encyclopedia of world drama: an international ...: Volumo 1 - P. 19

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]