Eduardo de Middleham
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Eduardo de Middleham | ||
---|---|---|
Lordo-Leŭtenanto de Irlando | ||
![]() | ||
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | ĉ. 1473 en Middleham | |
Morto | 9-an de aprilo 1484 en Kastelo Middleham | |
Religio | katolikismo [#] | |
Ŝtataneco | Reĝlando Anglio [#] | |
Familio | ||
Dinastio | Jorkoj [#] | |
Patro | Rikardo la 3-a de Anglio [#] | |
Patrino | Anne Neville [#] | |
Profesio | ||
Okupo | aristokrato [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Eduardo de Middleham (n. ĉ. 1473, m. la aŭ la 31-an de marto aŭ la 9-an de aprilo 1484), ankaŭ konata kiel Eduardo Plantaĝeneto, estis la sola filo de Rikardo la 3-a (Anglio) kaj ties edzino Anne Neville.
Li naskiĝis ĉe Kastelo Middleham. Post la ekzekuto pro ŝtatperfido de sia onklo Georgo Plantaĝeneto (duko de Clarence) en 1478, li nomumiĝis grafo de Salisbury.
En 1483 lia patro iĝis reĝo de Anglio kaj Eduardo proklamiĝis kiel princo de Kimrio.
Eduardo entombiĝis en la preĝejo de Sheriff Hutton, vilaĝo de North Yorkshire. Li estas la sola princo de Kimrio kiu entombiĝis en ordinara paroĥa preĝejo.