Eduardo la 3-a (Anglio)
Eduardo la 3-a de Anglio, naskita la 13-an de novembro 1312, mortinta la 21-an de junio 1377, estis inter la plej sukcesaj anglaj reĝoj mezepokaj. Sian 50-jaran regadon li komencis je la aĝo de 14, je la 25-a de januaro 1327, kiam mortis lia patro Eduardo la 2-a. Nur 400 jarojn poste alia monarko estis regonta similan tempon.
La regadon de Eduardo markis ekspansio de la angla teritorio per militoj en Skotlando kaj Francio. La familio kaj grandioza idaro de Eduardo provizis la bazon por du longaj kaj gravaj eventoj de la brita kaj eŭropa historio: la centjara milito kaj la rozaj militoj.
Lia patrino estis Izabela de Francio; pro tio Eduardo pretendis ankaŭ la francan tronon. Francaj nobeloj kontestis tion, indikante la salfrankan leĝon, laŭ kiu virinoj (Izabela) ne povis heredi landon.
Antaŭe: | Reĝo de Anglio | Poste: | |
---|---|---|---|
Eduardo la 2-a | 1327–1377 | Rikardo la 2-a |
Antaŭe: | Reganto de Irlando | Poste: | |
---|---|---|---|
Eduardo la 2-a | 1327–1377 | Rikardo la 2-a |
Antaŭe: | Duko de Guyenne | Poste: | |
---|---|---|---|
Eduardo la 2-a | 1327–1362 | Eduardo de Woodstock | 1a-foje |
Eduardo de Woodstock | 1376–1377 | Rikardo la 2-a | 2a-foje |