Eduko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Knabinoj en Iraka lernejo

Eduko ampleksas ĉiun agon, kiu intence evoluigas la korpajn, intelektajn kaj moralajn kapablojn de homo.

Laŭ historia kompreno la nocio ĝenerale reprezentas la imagon, ke la edukadon organizas aŭtoritatoj (gepatroj, lernejo, universitato...) por infanoj kaj junuloj, kiuj devis diligente ensorbi, tio estas pli-mapli pasive akcepti ĝin.
Precipe dum la 20-a jarcento kreskis tendenco al la kompreno, ke aktiva alproprigo pro internaj motivoj estas esenca faktoro, kiu kontribuas al sukcesa edukado.
Post laŭ tiuj ĉi tendencoj diverslande reformiĝis la instrumaniero (ĉefe en okcidenta Eŭropo en la 1970-aj kaj 1980-aj), kritikistoj plendas, ke pro troa libereco la junularo ne plu lernas celorientite labori, kaj ke tradiciajn valorojn anstataŭas ajnisma kaj konsumisma pensmaniero. La procezo de tutmondiĝo instigas plian reinterpreton de la eduko, kiu ne plu estas defio nur por infanoj kaj junuloj sed por homoj de ĉiu aĝo. Ĉi-rilate uziĝis la slogano "tutviva lernado". La disvolviĝo de la komputiko aperigis novajn instru- kaj lernmanierojn, oni nun (ne nur, sed ankaŭ) e-lernas en Virtuala Lernejo.

Komparu kun

Instruado - Lernejo - Universitato - Pedagogio - Rajto pri edukado - E-lerno - Virtuala Lernejo - Meksika Esperanto-Instituto - Monda Universitato - Aŭtodidakto - Lerno - Lernu! - Perfektiga Esperanto-kurso (PEK) -- Internacia Perfektiga Kurso de Esperanto (IPKK): [1]