Eduko Por Ĉiuj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eduko Por Ĉiuj estas tutmonda movado gvidita de Unesko, celanta kontentigi la lernajn bezonojn de ĉiuj infanoj, junuloj, kaj plenkreskuloj antaŭ 2015.[1]

La Kadro de Dakar aprobis Edukon Por Ĉiuj en aprilo 2000 ĉe la Monda Eduka Forumo en Senegalo, Afriko, kun la celo, ke ĉiuj infanoj ricevu baznivelan edukon antaŭ 2015.[2][3] Ne ĉiuj infanoj ricevas la edukon, kiun ili bezonas aŭ deziras, tial oni elstarigis ĉi tiun celon por helpi tiujn infanojn.

Ĝi necesigis, ke Unesko gvidu la movadon kaj kunordigu la internaciajn klopodojn atingi Edukon por Ĉiuj. Registaroj, agentejoj pri disvolviĝo, civila socio, ne-registaraj organizaĵoj, kaj la amaskomunikilaro estas kelkaj el la kunlaborantoj penantaj atingi ĉi tiujn celojn.

La celoj ankaŭ kontribuas al la tutmonda klopodado por la ok Jarmilaj Disvolviĝaj Celoj (MDG), precipe MDG 2 pri universala baznivela edukado, kaj MDG 3 pri seksegaleco en eduko, antaŭ 2015.

La Rapidvoja Iniciato (nun la Tutmonda Partnereco por Eduko) estis starigita por efektivigi la movadon, celante "plirapidigi progreson al altkvalita universala baznivela eduko".

Unesko ankaŭ produktas la ĉiujaran Tutmondan Edukadon Monitor-raporton.[4]

Monda Eduka Forumo (Dakaro, Senegalo, 2000)[redakti | redakti fonton]

En 2000, la internacia komunumo kunvenis en la Monda Eduka Forumo en Dakaro, Senegalo, okazaĵo, kiu allogis 1100 partoprenantojn. La forumo agnoskis la fakton, ke multaj landoj estas tre malproksimaj de siaj celoj establitaj en la Monda Konferenco pri Eduko Por Ĉiuj en 1990. La partoprenantoj konsentis pri la Kadro Por Agado de Dakaro, kiu rekonfirmis ilian sindevigon akiri Edukon Por Ĉiuj antaŭ 2015, kaj fiksis ses gravajn mezureblajn edukajn celojn, kiuj celas kontentigi la lernajn bezonojn de ĉiuj infanoj, junuloj, kaj plenkrekuloj antaŭ 2015. Ĝi aldone rekonfirmis la rolon de Unesko kiel la ĉefa organizaĵo kun ĝenerala respondeco por kunordigi aliajn buroojn kaj organizaĵojn por peni atingi la celojn. La ses celoj estis:

  • Celo 1: Plivastigi zorgon kaj edukon por plej junaj infanoj[5]
  • Celo 2: Doni senkostan kaj devigan baznivelan edukon por ĉiuj[6]
  • Celo 3: Progresigi lernadon kaj vivkapablojn por junuloj kaj plenkreskuloj[7]
  • Celo 4: Pliigi legopovon de plenkreskuloj je 50%[8]
  • Celo 5: Realigi seksegalan partoprenadon en lernejoj antaŭ 2005, seksegalecon en eduko antaŭ 2015[9]
  • Celo 6: Plibonigi la kvaliton de edukado[10]

Atingi celojn[redakti | redakti fonton]

La Kontrolraporto pri Tutmonda Edukado eldonita de Unesko en 2015 indikas, ke nur triono el la landoj atingis ĉiujn la mezureblajn celojn.[11]

Unesko malkaŝis en sia Kontrolraporto de 2017 pri Tutmonda Edukado, ke proksimume 264 milionoj da junuloj ne ĉeestas lernejon. Oni bezonas aldonajn $39 miliardojn ĉiujare por plibonigi la kvaliton de lernejoj tutmonde. Tio donus al 2.2 miliardo da infanoj egalan haveblon de lernado. Nuntempe, nur 83% el studentoj, kiuj ĉeestas lernejojn, povas fini baznivelan edukon, kaj malalta 45% el infanoj 15- ĝis 17-jaraj finas duagradan edukadon.[12]

Ĝenerala Direktoro de Unesko Irina Bokova asertis en oficiala dokumento, ke "Eduko estas kuna respondeco de ni ĉiuj: registaroj, lernejoj, instruistoj, gepatroj, kaj privatuloj."[13] La Monda Banko diris en 2017, ke milionoj da lernantoj el diversaj partoj de la mondo en subdisvolviĝantaj kaj disvolviĝantaj landoj havas problemojn de perditaj ŝancoj kaj malaltaj salajroj pri tio, ke baznivelaj kaj duagradaj lernejoj malsukcesas eduki tiujn studentojn.

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The EFA movement. United Nations Educational, Scientific and Cultural Organization. Alirita 11 Sep 2010.
  2. . INCLUSIVE EDUCATION: AN EFA STRATEGY FOR ALL CHILDREN (November 2004). Alirita 19a de Februaro, 2018.
  3. (November 2005) “The Dakar Framework: Constructing and Deconstructing the Global Neoliberal Matrix”, Globalisation, Societies and Education 3 (3), p. 311–334. doi:10.1080/14767720500166993. Alirita 1a de Marto, 2018.. 
  4. About us. Global Education Monitoring Report. Alirita 14a de Majo 2017.
  5. Early Childhood. United Nations Educational, Scientific and Cultural Organization.. Alirita 11a de Septembro 2010.
  6. Primary Education. United Nations Educational, Scientific and Cultural Organization.. Alirita 11a de Septembro 2010.
  7. Lifelong Learning. United Nations Educational, Scientific and Cultural Organization.. Alirita 11a de Septembro 2010.
  8. Adult Literacy. United Nations Educational, Scientific and Cultural Organization.. Alirita 11a de Septembro 2010.
  9. Gender Parity. United Nations Educational, Scientific and Cultural Organization.. Alirita 11a de Septembro 2010.
  10. Quality Education. United Nations Educational, Scientific and Cultural Organization.. Alirita 11a de Septembro 2010.
  11. United Nations Educational, Scientific and Cultural Organization (issuing body) (2015), Education for all 2000-2015 : achievements and challenges, Paris UNESCO Publishing, (ISBN 978-92-3-100085-0) 
  12. . UNESCO: 264 million children don't go to school | DW | 24.10.2017 (angle). Alirita 2018-08-02.
  13. Don't just blame the teacher when the system is at fault, says UNESCO (angle) (2017-10-24). Alirita 2018-08-02.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Education For All en la angla Vikipedio.