Edvino (Mercia)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Edvino (m. 1071) estis grafo de Mercia ekde 1062.

Li estis filo de Aelfgar de Mercia kaj frato de Morcar de Northumbria.

Morcar iĝis grafo de Northumbria en 1065, post kiam la northumbrianoj sukcese ribelis kontraŭ Tostig Godwinson. La sekvantan jaron Tostig invadis Mercia sed Edvino kaj Morcar forpelis lin. La saman jaron, post la morto de Eduardo la Konfesanto, la norvega reĝo Harald Hardrada invadis nordorientan Anglion, subtenate de Tostig kaj flandraj dungsoldatoj. Edvino kaj Morcar rezistis la invadantojn sed estis venkataj ĉe Fulford (proksime al Jorko).

Verŝajne en frua 1066, Edita, fratino de Edvino, edziĝis al Harold la 2-a (Anglio).

Post la morto de Harold la 2-a dum la batalo de Hastings, Edvino kaj Morcar unue subtenis Edgar Aetheling sed ili baldaŭ omaĝis al Vilhelmo la Konkerinto.

En 1068 Morcar ribelis en Mercia sed denove kapitulaciis kiam la armeo de Vilhelmo marŝis kontraŭ ilin. Kvankam ili ricevis pardonojn, ili denove ribelis en 1071. Edvino estis prefidata kaj mortigata, sed Morcar aliĝis al la ribelo de Hereward the Wake.