Edward Bradford Titchener

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Edward B. Titchener)
Edward Bradford Titchener
Persona informo
Edward Bradford Titchenerr
Naskiĝo 11-an de januaro 1867 (1867-01-11)
en Chichester
Morto 3-an de aŭgusto 1927 (1927-08-03) (60-jaraĝa)
en Ithaca
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Usono vd
Alma mater Universitato Clark • The Prebendal School • Universitato de Lepsiko vd
Familio
Infanoj John Bradford Titchener vd
Profesio
Okupo filozofopsikologo • universitata instruisto vd
Laborkampo psikologio vd
Doktoreca konsilisto Wilhelm Wundt • Eilhard Wiedemann vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Edward Bradford TITCHENER (naskiĝis la 11-an de januaro 1867, mortis la 3-an de aŭgusto 1927) estis brita esploristo en la kampo de psikologio, unu el la gvidantoj en la strukturismo.

La teorio de Titchener kunfandas ideojn de brita empirio kune kun germana idealismo. Kiel strukturisto, Titchener kredis ke la menso estas konstruita de strukturoj kies komponentoj povas esti esploritaj - ekzakte kiel akvo povas esti malkonstruita en kemiajn komponentojn, tiel povas pensoj kaj sentoj esti malkonstruitaj. Kontraste al Wilhelm Wundt kiu kredis ke emocioj konsistas el tri bazaj komponentoj, li kredis ke ili estas fundamente duopciaj, kaj tiele la ununura ebleco estas agrablecomalagrableco. Interalie, li kredis ke en konscio ekzistas proksimume 40 000 elementoj.

Lia influo en Usono en la unuaj jardekoj de la 20-a jarcento estis granda, sed poste malkreskis.

En Universitato Cornell, li fondis la unuan laboratorion de psikologio de la universitato, kaj okupiĝis pri esplorado en la kampo. Li verkis multajn artikolojn kaj librojn pri la temo de enkonduko al psikologio kaj eksperimenta psikologio. Krome li redaktis gravajn sciencajn revuojn kiel "Mind": kaj "American Journal of Psychology".

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • An Outline of Psychology (1896)
  • A Primer of Psychology (1898)
  • Experimental Psychology (kvar volumoj, 1901-05)
  • Elementary Psychology of Feeling and Attention (1908)
  • Experimental Psychology of the Thought Processes (1909)
  • A Textbook of Psychology (du volumoj, 1909-10)
  • A Beginner's Psychology (1915)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]