Edward Blyth
Edward Blyth | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Edward Blyth | |||||
Naskiĝo | 23-an de decembro 1810 en Londono, Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) | ||||
Morto | 27-an de decembro 1873 (63-jaraĝa) en Londono, Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) | ||||
Tombo | Tombejo Highgate vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kuratoro natursciencisto muzeologo zoologo ornitologo zoologia kolektisto vd | ||||
Laborkampo | Zoologio vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Edward Blyth (23an de decembro 1810 – 27an de decembro 1873) estis angla zoologo, ornitologo kaj farmaciisto. Li estis unu el la fondintoj de zoologio en Hindio.
Blyth naskiĝis en Londono en 1810. En 1841 li veturis en Hindion por iĝis zorgisto de la muzeo de la Royal Asiatic Society of Bengal (Reĝa Azia Societo de Bengalo). Li zorgis aktualigon de la muzekatalogoj, kaj publikis Catalogue of the Birds of the Asiatic Society (Katalogo de la birdoj de la Azia Societo) en 1849. Li evitis fari multe da kampotasko li mem, sed ricevis kaj priskribis birdajn specimenojn el Hume, Tickell, Swinhoe kaj aliaj. Li restis zorgisto ĝis 1862, kiam malsane revenis en Anglion. Lia The natural history of the Cranes (La natura historio de gruoj) estis publikita postmorte en 1881.[1]
Li priskribis multajn birdojn kiel la jenaj:
- Blankanigra akcipitraglo, Nisaetus alboniger
- Arbedokanbirdo
- Flavgorĝa petronio, Petronia superciliaris
- Lioparo aŭ Orbrusta lioparo, Lioparus chrysotis
- Flavgorĝa barbulo, Megalaima franklinii
- Orbeka pigo, Urocissa flavirostris
- Palavana paruo, Periparus amabilis
- Ruĝecventra paruo, Periparus rubidiventris
- Ruĝecnuka paruo, Periparus rufonuchalis, iam Parus rufonuchalis
- Griza tufparuo, Lophophanes dichrous, iam Parus dichrous
- Belega sito, Sitta formosa
- Verdabeka centropo, Centropus chlororhynchus
- Punktoturdo, Zoothera wardii
- Brungorĝa certio aŭ Sikima certio, Certhia discolor
- Nepala certio aŭ Ruĝecflanka certio, Certhia nipalensis
- Bildokapa kurulo aŭ Jerdona kurulo, Rhinoptilus bitorquatus
- Jerdona saksikolo, Saxicola jerdoni
- Blankavosta saksikolo, Saxicola leucurus
- Varia enanto aŭ Trifaza enanto, Oenanthe picata
- Hindia alaŭdo, Ruĝflugila alaŭdo, Ruĝflugila arbustalaŭdo aŭ Hindia arbustalaŭdo, Mirafra erythroptera
- Somala pasero, Passer castanopterus
- Blufrunta najtingalo, Cinclidium frontale
- Neĝobrova muŝkaptulo, Ficedula hyperythra
- Ruĝecbrusta tarsigero aŭ Ruĝecbrusta bluvostulo, Tarsiger hyperythrus
- Rokoloĝanta cerkomelo aŭ Hindia cerkomelo, Cercomela fusca
- Granda niltavo, Niltava grandis
- Tikela muŝkaptulo, Cyornis tickelliae
Aŭ subspeciojn kaj ne nur birdojn. sed ankaŭ aliajn bestojn kiel la jenaj:
- Japana makako, Macaca fuscata
- Tibeta griza urso, Ursus pruinosus
Same multaj specioj havas lian nomon ĉu en la komuna ĉu en la latina scienca nomo kiel la jenaj:
- Grizabdomena tragopano, Tragopan blythi
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Blyth, Edward. (1881) The natural history of the cranes. R H Porter.