Edward Croegaert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Edward (fakte: Édouard) CROEGAERT (1850-1936) estis belga lingvokonstruisto.

Li naskiĝis en Antverpeno (Belgio) en 1850 kaj mortis tie en 1936. Lia familio apartenis al franclingvema komercistaro de la havenurbo. Tiu burĝa familio ne multe ŝatis la plurajn ekstravagancaĵojn de Edward, kiu jam frue montriĝis muzikema, lingvema, strangema kaj krome flandrema. Lia interesiĝo pri la muziko inspiris lin al verkado en 1883 de libro pri la diversaj muziktonoj, kaj poste de alia pri la muzikisto Peter Benoit en 1893. La intereso pri la tonoj kondukis lin al pristudado de la prononcado, kio inspiris lin al analizado de lingvoj. El tio rezultis lia revo pri lingvo, per kiu oni povus esprimi ĉiajn ideojn. En tiu periodo li instalis en Bruselo trinkejon, kiu devus esti renkontejo de flandraj muzikistoj kaj aliaj artistoj, sed kiu ne longe ekzistis.

Post tio li translokiĝis al Parizo kie li elspezis grandan parton de sia heredita kapitalo. Reveninte al Antverpeno, li dediĉis sin al muziko kaj komponis kelkajn koncertaĵojn, inter kiuj unu havis iom da sukceso. Sed li ne sukcesis akiri postenon en tiu sektoro. Li ankaŭ partoprenis en movado por ĝeneraligado de pli regula kalendaro. Sed lia ĉefa intereso iris al la ekzisto de iu elpensita lingvo, kiun alprenus la tuta mondo, aŭ almenaŭ iu komunumo gvidota de li mem. Kaj kiam tiu lingvo estis publikigita, li esperis ke ĝi havos sukceson, sed tiu sukceso ne venis. Sen enspezoj li dum multaj jaroj vivis modeste, poste eĉ mizere. Li pasigis siajn lastajn vivojarojn en instituto por senhavuloj, kie li mortis en 1936.

Dum sia tuta vivo lia kreema spirito elpensis tre diversajn ekstravagancaĵojn. Pri tio atestas ekzemple iu letero, skribita de li en 1910, kaj konservata en la arkivejo de la Flandra Kultura Vivo, kaj kiu montras lian petoleman deziron fari ion originalan: en tiu letero la vortoj estas prezentataj en iu dialekta formo de la nederlanda lingvo, sed krome kun apliko de iu – supozeble de li mem elpensita – gramatika strukturo; ekzemple la vorto straat (strato) estas "zdrahdd", lange (longa) estas "lags", Antwerpen estas "Anddwerppen", aŭgusto prezentiĝas per "Ogazzde".

En la unua jardeko de la 20-a jarcento Croegaert emis krei iun internacian lingvon. Tute naive li tiam eĉ kredas, ke tiu lingvo povus helpi en – la tiam nekolonia, sed sub belga influo – Kongo, kie ekzistas pli ol 200 lingvoj, kaj kie indiĝenoj kaj eŭropanoj ĝenerale ne komprenas unu la alian. La de li elpensota lingvo estu la solvo! Certe Croegaert tiam sciis pri la ekzisto de Esperanto. En Antverpeno tiam ekzistis pluraj Esperanto-grupoj kaj krome unu el liaj konatoj, August Faes, la ĉefa vendisto de muziktekstoj kaj muzikinstrumentoj, estis aktiva esperantisto, kiu daŭre propagandis la lingvon. Kaj en 1905 okazis la unua Universala Kongreso de Esperanto en Bulonjo kaj poste aliaj kongresoj ankaŭ en aliaj urboj. Sed Croegaert preferas ellabori sian propran ideon, des pli ĉar oni konscias, ke ekzistas iu konkurenco inter la jam pluraj elpensitaj lingvoj.

En Historio de la Mondolingvo aperas: „J.E. Crogaert ellaboris projekton de universala simbola lingvo. Croegaert transsendis al Couturat ĝeneralan konstruplanon de sia pure filozofia lingvo. Ne ekzistas presitaj verkoj, dediĉitaj al tiu ĉi projekto".

En 1909 en Antverpeno aperis la 24-paĝa libreto Vademecum abrégé de la Langue universelle symbolique et de la Langue internationale auxiliaire, kiu provas per malgrandliteraj tekstoj ekspliki la strukturon de la koncerna lingvo. Kvankam Croegaert siatempe estis nominta „sian" lingvon per francaj vortoj Langue Lus et Lia, supozeble aludante per tio du virinojn, kiujn li volis memorigi, li nun uzas du aliajn terminojn kiuj fakte ambaŭ indikas unusolan lingvon. En la enkonduko de la libreto, la verkinto substrekas la rolon de unueca lingvo por akiro de komprenemo inter la homoj kaj sekve akiro de tutmonda paco – temo ofte konstatebla ĉe adeptoj de iu elpensita lingvo. Pri la lingvo nur la elpensinto rajtas decidi, do monopola funkcio.

Fonto[redakti | redakti fonton]