Edward de Bono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Edward DE BONO)
Edward de Bono
Persona informo
Edward Charles Francis Publius de Bono
Naskiĝo 19-an de majo 1933 (1933-05-19)
en Malto
Morto 9-an de junio 2021 (2021-06-09) (88-jaraĝa)
en Malto
Lingvoj anglamalta vd
Ŝtataneco Malto vd
Alma mater Christ Church CollegeTrinity CollegeUniversitato de Malto vd
Profesio
Okupo kuracistopsikologofilozofo • universitata instruisto vd
Laborkampo psikologiokognoscienco vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Edward DE BONO (naskiĝis la la  19-an de majo 1933(nun 1933-05-19) en Malto - mortis la 9-an de junio 2021) estis brita kuracisto, kiu verkis pli ol 60 librojn pri pensado kaj trejnas samkampe. Liaj verkoj estis tradukitaj al (sume) 37 lingvoj. Li estas edzo kaj patro de du filoj.

Post studo en St Edward's College li diplomiĝis pri medicino en Universitato de Malto. Studinte en la Universitato de Oksfordo kiel stipendiulo de Rhodes Scholarship li akiris la titolon de honora doktoro en psikologio kaj en fiziologio. Krome li iĝis doktoro ("D.phil.") de medicino. Li daŭrigis sian studadon en la Universitato Oxford kaj atingis la akademian gradon "PhD".

En 1969 De Bono fondis Cognitive Research Trust (CoRT). tiu ĉi fondaĵo daŭre produktas kaj subtenas publikigaĵojn bazitajn sur liaj ideoj.

Edward de Bono iniciatis fondon de SITO - Supernacia Organizaĵo por Sendependa Pensado - kies sidejo estas en Malta. Laŭ li SITO estu kvazaŭ intelekta Ruĝa Kruco.

Famigis lin liaj metodoj por trejni kreivon kaj konscian, celdirektan pensadon. Lia principo estas: per trejnado kaj taŭgaj metodoj eblas konsiderinde kreskigi la kapablojn de nia cerbo.[1]


Asteroido 2541 Edebono de nomo honoras.

Publikigaĵoj[redakti | redakti fonton]

Inter aliaj:

  • The Use of Lateral Thinking (1967)
  • The Five-Day Course in Thinking (1968)
  • The Mechanism of the Mind (1969)
  • Lateral Thinking (1970)
  • The Dog-Exercising Machine(1970)
  • Technology Today (1971)
  • Practical Thinking (1971)
  • Lateral Thinking for Management (1971)
  • Po: Beyond Yes and No (1972)
  • Children Solving Problems (1972)
  • Po: Beyond Yes and No (1973)
  • Eureka!: An Illustrated History of Inventions from the Wheel to the Computer (1974)
  • Teaching Thinking (1976)
  • The Greatest Thinkers (1976)
  • Wordpower (1977)
  • The Happiness Purpose (1977)
  • Future Positive (1979)
  • Atlas of Management Thinking (1981)
  • De Bono's Course in Thinking (1982)
  • Tactics: The Art and Science of Success (1985)
  • Conflicts (1985)
  • Masterthinker's Handbook (1985)
  • Six Thinking Hats (1985)
  • Serious Creativity: Using the Power of Lateral Thinking to Create New Ideas (1992) - resumo de multaj el liaj ideoj pri kreivo
  • Why I Want To Be King Of Australia (1999)
  • How to Have A Beautiful Mind (2004)

De Bono skribis ankaŭ multajn artikolojn por ĵurnaloj, inter ili The Lancet kaj Clinical Science.

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]

En germana lingvo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]