Edward Elgar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Edward ELGAR)
Edward Elgar
Persona informo
Naskiĝo 2-an de junio 1857 (1857-06-02)
en Lower Broadheath, Worcestershire,  Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Morto 23-an de februaro 1934 (1934-02-23) (76-jaraĝa)
en Worcester, Worcestershire,  Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Mortokialo kojlorektuma kancero
Tombo St Wulstan's Roman Catholic Church
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater New College Worcester
Subskribo Edward Elgar
Familio
Edz(in)o Caroline Alice Elgar
Okupo
Okupo komponistodirigento
Verkoj Salut d'Amour
Concert Allegro
Dream Children
Enigma Variations
Pomp and Circumstance Marches
La Sonĝo de Geroncio
Violin Concerto
Simfonio Numero 1
Simfonio Numero 2
Falstaff
Violonĉela Konĉerto
Introduction and Allegro
vdr

Sir Edward William ELGAR (naskiĝis la 2-an de junio, 1857, mortis la 23-an de februaro, 1934) estis angla komponisto, la plej fama angla de post Henry Purcell kaj grava reperezentanto de la muzika malfruromantikismo.

Elgar naskiĝis kiel filo de vendisto de muzikaĵoj (instrumentoj, partituroj k.s.) en Broadheath ĉe Worcester. Jam frue li ludis diversajn instrumentojn. Post mallonga laboro ĉe notario li kunlaboris en la patra vendejo. Ne antaŭ 1879 li prenis violonlecionojn en Londono, kaj kiel komponisto li estis aŭtodidakto. En 1882 Elgar iĝis koncertestro en Worcester kaj en 1885, kiel sekvanto de sia patro, orgenisto je la preĝejo St. George. En 188 li edziĝis al sia violonlernantino Caroline Alice Roberts, translokiĝis al Malvern (Worcestershire) kaj vivis de tiu tempo kiel sendependa komponisto.

Liaj unuaj kantatoj The Black Knight („La nigra kavaliro“, 1893) kaj King Olaf („Reĝo Olaf“, 1896) same kiel la oratorio The Light of Life („La lumo de la vivo“, 1896) havigis al li agnoskon, sed definitive li sukcesis kiel komponisto en 1899 per siaj Enigma Variations („Enigma-variacioj“) kaj en 1900 per la oratorio The Dream of Gerontius („ La sonĝo de Gerontius“). En 1904 nomumita kavaliro, li iomete poste iĝis profesoro en la universitato de Birmingham. Krom pliaj oratorioj estiĝis en la sekvantaj jaroj la du simfonioj kaj la violonkonĉerto. Dum la jaroj de la unua mondmilito li verkis, krom patriotaj kompozicioj, tri bonegajn pecojn da ĉambromuziko kaj la violonĉelokonĉerton.

En 1920 mortis Caroline Alice Elgar, kaj la morto de lia edzino malaperigis la kreadan potencon de Elgar. Krom tio lia stilo estis konsiderata eksmoda en la dudekaj jaroj. Malgraŭ tio en 1924 li estis nomumita „Master of the King’s Music“ kaj en 1931 nobeligita kiel „1st Baronet of Broadheath“. Ankoraŭ unufoje li sin dediĉis al la komponado, sed kiam en 1934 en Worcester li mortis pro kancero, multaj el liaj verkoj restis nefinitaj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]