Saltu al enhavo

Edward FitzGerald (poeto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edward FitzGerald
Persona informo
Naskonomo Edward Marlborough Purcell
Naskiĝo 31-an de marto 1809 (1809-03-31)
en Woodbridge
Morto 14-an de junio 1883 (1883-06-14) (74-jaraĝa)
en Lowestoft
Tombo Boulge (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla persa vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando
Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Trinity College Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Edward FitzGerald (poeto)
Memorigilo Edward FitzGerald (poeto)
Familio
Patro John Fitzgerald (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Mary Frances Fitzgerald (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Lucy Barton (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo tradukisto
artisto
desegnisto
verkisto
poeto
advokato Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Edward FITZGERALD (ankaŭ Edward Fitzgerald; naskiĝis la 31-an de marto 1809 en Woodbridge, Suffolk ; mortis la 14-an de junio 1883 en Merton, Norfolk) estis brita verkisto kaj tradukisto. Li atingis famon pro sia unua angla traduko de la Rubaiyat (kvarliniaj strofoj) de Omar Ĥajam, kiu havis signifan influon sur la malfruviktorian kaj edvardan poezion kaj kontribuis al ĝenerala intereso pri persa literaturo en Britio.

Titopaĝo de la unua usona eldono de la traduko de FitzGerald, 1878

En 1853 li publikigis liberan tradukon de ses teatraĵoj de la hispana dramisto de la Ora Epoko Pedro Calderón de la Barca (Ses Dramoj de Calderón). En 1859 li publikigis la unuan version de La Rubaiyat de Omar Ĥajam. Jaron poste, la publikaĵo altiris la atenton de Dante Gabriel Rossetti kaj poste Algernon Charles Swinburne. De tiam, ĝi fariĝis unu el la plej popularaj anglalingvaj poeziaĵoj.

La tradukojn de FitzGerald karakterizis per lia klopodo krei tiel nomatajn "legeblajn" versiojn — kiel li mem nomis ilin — kiuj ofte signife deviis de la originalo. La celo de ĉi tiu aliro estis adapti la verkojn, kiujn li tradukis, al la gustoj de sia (tiam viktorina) publiko kaj igi ilin alireblaj. Por ĉi tiu celo, li uzis drastajn mallongigojn, foje ankaŭ formalajn ŝanĝojn, kaj fokuson sur la filozofia kaj metafizika mesaĝo de la verko. Tiel li sukcesis transdoni la tonon kaj etoson de la tradukita peco.

La Rubaiyat de Omar Ĥajam

[redakti | redakti fonton]

Li procedis simile en sia traduko de la Rubaiyat : unue, li faris formalajn ŝanĝojn kaj alportis la kvarliniajn strofojn en kontinuan rakontan formon. Interpretante, li emfazis la hedonisman aliron de skeptikulo al la vivo.

Ekde sia publikigo, la Rubaiyat fariĝis integrita parto de la anglalingva kulturo: “[La Rubaiyat] ... kvankam tre libera adaptado kaj elektado el la versoj de la persa poeto, ĝi staras memstare kiel klasikaĵo de la angla literaturo. Ĝi estas unu el la plej ofte cititaj lirikaj poemoj ...”  El la 101 kvarliniaj strofoj en la kvina eldono de FitzGerald [1], 43 estas cititaj plene en la Oxford Dictionary of Quotations. Krome, ekzistas kelkaj individuaj citaĵoj. Inter la plej vaste konataj kvarliniaj strofoj estas la sekva, kiun Eugene O'Neill referencas en la titolo de sia teatraĵo Ah Wilderness! kaj kiu estas foje parodiita:

“Here with a Loaf of Bread beneath the Bough,
A Flask of Wine, a Book of Verse – and Thou
Beside me singing in the Wilderness –
And Wilderness is Paradise enow.”

En Esperanto aperis

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]