Edward Granville Browne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edward Granville Browne
Persona informo
Edward Granville Browne
Naskiĝo 7-an de februaro 1862 (1862-02-07)
en Stouts Hill
Morto 5-an de januaro 1926 (1926-01-05) (63-jaraĝa)
en Kembriĝo
Lingvoj anglapersa vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Kolegio Pembroke vd
Familio
Patro Benjamin Browne vd
Edz(in)o Alice Caroline Blackburne Daniell vd
Infanoj Patrick Browne • Michael Browne vd
Profesio
Okupo orientalistokuracisto • universitata instruisto • tradukistohistoriisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Edward Granville Browne

Edward Granville Browne (n. 7-an de februaro 1862 - m. la 5-an de januaro 1926) estis brita kuracisto, esploristo, historiisto kaj orientalisto. Li publikigis multajn artikolojn kaj librojn, plejparte pri historio kaj literaturo, de persaj studoj kaj specife estis inter la unuaj kaj gvidaj akademiuloj kiuj studis la bahaan religion kaj la babismon. Krome, li estis politika aktivulo por la persa konstitucia revolucio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Edward Browne naskiĝis en Stouts Hill, Uley, Gloucestershire, Britio, filo de la inĝeniero Benjamin Chapman Browne kaj de Annie. Li estis edukita en Trinity College, Glenalmond, la lernejo de Burnside en Berkshire, Eton College, kaj la Newcastle College of Physical Science. Li tiam legis natursciencojn en Pembroke College, Kembriĝo. Li ankaŭ studis la araban kun Edward Henry Palmer kaj William Wright, kaj la persan kun Edward Byles Cowell, instigita per intereso pri la turka popolo. Post diplomiĝado en 1882 li vojaĝis al Konstantinopolo. Browne tiam pasigis du jarojn en Kembriĝo studanta hindajn lingvojn. En 1887 li fariĝis ano de Pembroke, kaj tiam faris longan viziton al Irano. Li revenis por iĝi universitata preleganto en la persa. Browne kaŭzis plejparte la kreadon en Kembriĝo de lernejo de vivantaj orientaj lingvoj, lige kun la trejnado de kandidatoj por la egipta kaj sudana ŝtatservoj, kaj la libana konsuleja servo.

Browne geedziĝis kun Alice Caroline, filino de Francis Henry Blackburne Daniell en 1906, kaj havis du filojn. Li mortis en 1926 en Kembriĝo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Browne publikigis pri kampoj kiujn aliaj okcidentaj akademiuloj malmulte esploris. Multaj el liaj publikaĵoj rilatas Iranon (nuna Irano kaj okcidenta Afganio), aŭ en la kampoj de historio aŭ persa literaturo. Li estas eble plej konata pro sia dokumentaro kaj historiaj rakontoj de Babismo kiel rakontis Arthur de Gobineau. Li publikigis du tradukojn de Babaj historioj, kaj skribis plurajn el la malmultaj okcidentaj raportoj pri la frua historio de baba kaj bahaa religioj.

Browne ne estis bahaano, sed prefere orientalisto. Lia intereso pri la baba movado estis eltrovita en libro de Arthur de Gobineau, dum li legadis materialojn pri sufismo. La historio A Traveller's Narrative estis skribita de 'Abdu'l-Bahá kaj tradukita de Browne, kiu aldonis grandan enkondukon kaj apendicon. Browne estis fascinita pro la evoluo de la skribaj historiaj perspektivoj de la bahaanoj koncerne posteulecon post Bab inkluzive de ilia ideo pri sendependa religio de Bahá'u'lláh. Ĉi tiuj verkoj emfazis la personecon de Bahá'u'lláh je pli granda mezuro ol tiu de Bab kaj prenis kritikan vidon kontraŭ Subh-i-Azal, kiun Gobineau listigis kiel la posteulon de la Bab. Browne esprimis simpation al Mirza Yahya kaj surprizon ĉe la deflankiĝo kiun la religio prenis.

En Unu jaro inter la persoj (1893) li skribis bonvolan portretadon de persa socio. Post lia morto en 1926 ĝi estis represita kaj iĝis klasikaĵo en la angla vojaĝad-literaturo. Li ankaŭ publikigis la unuan volumon de Literatura Historio de Persio en 1902 kun postaj volumoj en 1906, 1920, kaj 1924. Ĝi restas kiel norma aŭtoritato.

Inter la persoj, Browne estas bone memorita hodiaŭ. Strato nomita laŭ li en Teherano, same kiel lia statuo, restis eĉ post la Irana revolucio en 1979.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Religious Systems of the World: A Contribution to the Study of Comparative Religion (1889)
  • A Traveller's Narrative: Written to illustrate the episode of the Bab (1891)
  • A Year Among the Persians (1893)
  • A chapter from the history of Cannabis Indica (1897)
  • A History of Persian Literature under Tartar dominion (A.D, 1265-1502) (1902)
  • A Literary History of Persia (1908)
  • The Persian Revolution of 1905–1909 (1910)
  • The Press and Poetry of Modern Persia: Partly Based on the Manuscript Work of Mirza Muhammad Ali Khan Tarbiyat of Tabriz (1914)
  • Materials for the Study of the Babi Religion (1918)
  • Arabian Medicine (1921)

Por pli legado[redakti | redakti fonton]

  • Bayluzi, H.M. Edward Granville Browne and the Baha'i Faith. Oxford: George Ronald, 1970
  • Browne, Edward Granville. A Year Amongst The Persians. Cambridge: Cambridge University Press, 1927.