Edward Kelley

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Edward Kelley
(1555-1597)
angla alkemiisto
angla alkemiisto
Persona informo
Naskiĝo 1-a de aŭgusto 1555
en Worcester, Flago-de-Anglio.svg Anglio
Morto 25-a de novembro 1597
en Most, Reĝlando Bohemio
Civitaneco Reĝlando Anglio [#]
Alma mater Universitato de Oksfordo
Profesio
Profesio alkemiisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Edward Kelley (1555-1597) (Edward Talbot) estis angla alkemiisto, advokato, mediumo kaj glosopoeto[1]. Kune kun John Dee, li plenumis plurajn mediumajn seancojn uzante kristalsferon kaj asertis ke li posedas la sekreton pri la metaltransmutacio en oron. Iom post la morto de la mistikulo, serio da legendoj ekenvolvis la nomon de Kelley. Lia bunta biografio kaj relativa rimarkindeco apud la anglalingvaj historiistoj, super ĉio pro lia asocio al John Dee, kontribuis por krei bildon de iom folklora kaj ĉarlatana alkemiisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Unue li komencis labori kiel lernanto de apoteko, aliaj historiistoj diras ke li aktivis kiel notario en Londono. Plej eble li studis en la Universitato de Oksfordo, ĉar li ricevis iom da altnivela eduko kaj konis la latinan kaj tre eble iom pri la greka lingvo. Laŭ diversaj fontoj, Kelley estis metita en pilorio, en Lankastro pro falsaĵoj kaj neleĝaj aktoj. Oni diras ke ambaŭ liaj oreloj estis iomete tranĉitaj, ordinara puno dum la Dinastio de la Tudoroj. Pro tio, oni diras ke li ĉiam uzis ĉapon surkape, por kaŝi la orelmankon. Post iom da tempo li iĝis sekretario de Rudolfo la 2-a (1552-1612), Imperiestro de Germanio, inter 1587-1588.

Bildo de la Kastelo Bürglitz, en Prago, Ĉeĥa Respubliko, kie Edward Kelley estis arestita pro mortigo de oficialulo Jiri Hunkler en duelo.

La antikvaĵisto Anthony Wood (1632-1695), en sia verko "Athenae Oxoniensis", asertas ke Kelley, estante nur 17-aĝa, atingis plenkonadon da Gramatiko en Worcester aŭ aliloke, kaj estis sendita al Oksfordo tamen li ne certis pri tio. Tamen, li estis informita de anktikva Bakalaŭro pri Teologio, kiu en siaj junuljaroj estis kopiisto de S-ro Thomas Allen, en Gloucester-hall, ke Kelley restis iom da tempo en tiu universitato. Tamen, serĉante pri la matrikulo, li ne trovis la nomon Kelley, sed tri nomojn Talbot kiuj studis tie. Ĉar tiuj faktoj estas kovritaj per la ondo de la dubo, li kredas ke Kelley, kiu estis mensagita, abrupte lasis Oksfordon, ne farinte sian registron en la matrikulo.

Theatrum Chemicum Britannicum
verko eldonita en la 26-a de januaro 1652.

Ĉirkaŭ 1590, Kelley spertis riĉan vivstilon en Eŭropo, ĝuante la patronecon de la nobelaro: li ricevis plurajn proprietaĵojn kaj grandajn monsumojn el Vilhelmo de Rozenbergo (1535-1592). Dum tiu periodo, li pluplenumis siajn alkemiajn eksperimentojn ĝis li povis konvinki Rudolfon la 2-an ke li estis preta komenci la orproduktadon, la celo de sia tiea restado. Rudolfo la 2-a omaĝis lin per la nobeltitolo de kavaliero en la 23-a de februaro 1589-1590. En majo 1591, Rudolfo arestis kaj enprizonigis Kelley-on en la Kastelo Křivoklát, ekster Prago, supozeble pro tio ke li mortigis oficialulon kies nomo estis Jiří Hunkler en duelo. Plej eblas ke la imperiestro ne deziris la fuĝon de Kelley antaŭ ol li efektive povus produkti oron. En 1595, Kelley konsentis pri kunlaborado kaj reprenis siajn alkemiajn laborojn, estante liberigita kaj restarigita al siaj antaŭaj rangoj. Sukcesinte produkti nenian oron li ree estis arestita, sed ĉi-foje en la Kastelo Hněvín , en Most. Lia edzino kaj duonfilino provis dungi imperian konsiliston kiu povus liberigi Kelley-on el la arestejo, sed li mortis en la fino de 1597 pro vundoj ricevitaj dum eskapoprovo.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]