Edward Seymour, 1-a Duko de Somerset

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Edward SEYMOUR, 1-a Duko de Somerset, Lord-Protektanto de Anglio, ĉ. 1506 - la 22-an de januaro 1552.

Li estis la filo de Kavaliro John Seymour kaj Margaret Wentworth, kaj la plej aĝa frato de Jane Seymour, la tri edzino de Henriko la 8-a. Lia unua edziĝa al Catharine Fillol nuliĝis pro ke ŝi kaj lia patro ĝuis am-aferon. Poste li edziĝis al Anne Stanhope.

Post kiam lia fratino iĝis reĝino en 1536, Henriko donis al Edward Seymour la titolon Vicgrafo Beauchamp, kaj la sekvantan jaron li iĝis Grafo de Hertford. La reĝo numumis lin Gardisto de la skotaj landlimoj kaj daŭre fsvoris lin post la morto de Jane Seymour (la 24-an de oktobro 1537). Post la reĝiĝo de Eduardo al 6-a en 1547 li estis Lord-Protektanto de Anglio - fakte la vera reganto - kaj Duko de Somerset. Tiun jaron estis venko kontraŭ la skotoj kaj ŝajne Seymour estis ĉiopova: tamen li kaj lia frato Thomas havis multajn malamikojn. Thomas amindumis al la princino Elizabeta kaj pro suspektoj ke li planis puĉon oni arestis kaj ekzekutis lin. Nelonge post tio, Edward Seymour mem falis. John Dudley, 1-a Duke de Warwick, akuzis lin pro ŝtat-perfido kaj ankaŭ li estis ekzekutata la 22-an de januaro 1552.