Edward Seymour, 1-a Duko de Somerset
Edward Seymour, 1-a Duko de Somerset | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1505 en Anglio |
Morto | 22-an de januaro 1552 (46-jara) en Tura Monteto |
Mortokialo | senkapigo |
Tombo | Preĝejo Sankta Petro ad Vincula |
Lingvoj | angla lingvo |
Ŝtataneco | Reĝlando Anglio |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Patro | John Seymour |
Patrino | Margery Wentworth |
Frat(in)oj | Elizabeth Seymour, Lady Cromwell • Jane Seymour • Thomas Seymour • Henry Seymour |
Edz(in)o | Catherine Fillol • Anne Seymour, Duchess of Somerset |
Infanoj | Sir Edward Seymour, of Berry Pomeroy • Edward Seymour • Anne Dudley, Countess of Warwick • Lady Margaret Seymour • Lady Jane Seymour • Lord Henry Seymour • John Seymour • John Seymour • Lady Anne Seymour • Lady Mary Seymour • Lady Elizabeth Seymour • Lord Henry Seymour • unknown Seymour |
Profesio | |
Profesio | duko • Lordo-Protektanto • politikisto |
Edward SEYMOUR, 1-a Duko de Somerset, Lord-Protektanto de Anglio, ĉ. 1506 - la 22-an de januaro 1552.
Li estis la filo de Kavaliro John Seymour kaj Margaret Wentworth, kaj la plej aĝa frato de Jane Seymour, la tria edzino de Henriko la 8-a. Lia unua edziĝo al Catharine Fillol nuliĝis pro tio ke ŝi kaj lia patro ĝuis am-aferon. Poste li edziĝis al Anne Stanhope.
Post kiam lia fratino iĝis reĝino en 1536, Henriko donis al Edward Seymour la titolon Vicgrafo Beauchamp, kaj la sekvantan jaron li iĝis Grafo de Hertford. La reĝo numumis lin Gardisto de la skotaj landlimoj kaj daŭre fsvoris lin post la morto de Jane Seymour (la 24-an de oktobro 1537). Post la reĝiĝo de Eduardo al 6-a en 1547 li estis Lord-Protektanto de Anglio - fakte la vera reganto - kaj Duko de Somerset. Tiun jaron okazis venko kontraŭ la skotoj kaj ŝajne Seymour estis ĉiopova: tamen li kaj lia frato Thomas havis multajn malamikojn. Thomas amindumis al la princino Elizabeta kaj pro suspektoj ke li planis puĉon oni arestis kaj ekzekutis lin. Nelonge post tio, Edward Seymour mem falis. John Dudley, 1-a Duko de Warwick, akuzis lin pro ŝtat-perfido kaj ankaŭ li estis ekzekutata la 22-an de januaro 1552.