Edward W. Guo
| Edward W. Guo | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 30-an de novembro 1986 (38-jaraĝa) |
| Okupo | |
| Okupo | muzikisto |
Edward W. GUO (* 1987) estas komponisto kaj kreinto de interreta muzikkolekto IMSLP/Petrucci Music Library.
Malmulton oni scias pri li, nur kion li mem asertis sub sia paĝo Feldmahler Arkivigite je 2015-04-18 per la retarkivo Wayback Machine[1] en la vikieca projekto IMSLP:
Guo studis muzikon en New England Conservatory of Music en Bostono, Masaĉuseco. Li ludas pianon kaj violonon. La studojn li finis "recently"[2] per Bakalaŭro en komponado. La projekton IMSLP li komencis "on a cold winter day in my 18th year" ("iun malvarman vintran tagon en mia 18-a jaro").
Laŭ propra indiko li parolas la anglan, la ĉinan kaj la japanan.
La projekto IMSLP ekfunkciis la 16-an de februaro 2006, en septembro 2008 ĝi estis la plej granda tia kolekto kun pli ol 11.000 verkoj (20.000 partituroj) de pli ol 1.200 komponistoj.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Paĝo http://imslp.org/wiki/User:Feldmahler Arkivigite je 2015-04-18 per la retarkivo Wayback Machine vizitita en oktobro 2008
- ↑ do supozeble en 2008

