Edward William Nelson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edward William Nelson
Edward William Nelson en Alasko
Edward William Nelson en Alasko
Persona informo
Naskiĝo 8-an de majo 1855 (1855-05-08)
en Manĉestro
Morto 19-an de majo 1934 (1934-05-19) (79-jaraĝa)
en Vaŝingtono
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo botanikisto • ornitologo • zoologo • natursciencisto • mammalogist • esploristo
vdr

Edward William NELSON (8a de majo 185519a de majo 1934) estis usona naturalisto kaj etnologo. Li naskiĝis en Manchester (Nov-Hampŝiro). En 1871 la tuta familio iĝis senhejma pro la terura brulego de 1871 en Ĉikago.

Li estis membro de speciala korpuso de la armeo kaj Spencer Fullerton Baird selektis lin inter aliaj por studi science la faŭnon de difinitaj regionoj. Li estis sendita al Alasko. Li verkis Report upon Natural History Collections Made in Alaska between the Years 1877–1881 (1887)kaj pri etnologio The Eskimo about Bering Strait (1900).

Poste li laboris en la Valo de Morto, Kalifornio, por la Ministerio de Agrikulturo kaj same en Meksiko, kie restis dum 14 jaroj. Multaj animaloj estis de li priskribitaj kaj multaj roduloj ricevis lian nomon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Plia legado[redakti | redakti fonton]

Nelson, Edward William The Eskimo About Behring Strait Washington, Government Printing Office, 1900