Edward Zwolski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Edward Zwolski
Persona informo
Naskiĝo 9-an de februaro 1932 (1932-02-09)
Morto 19-an de septembro 1997 (1997-09-19) (65-jara)
Tombo Lipowa street cemetery
Lingvoj pola lingvo
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Katolika Universitato “Johano Paŭlo la 2-a”
Profesio
Profesio historiistotradukisto • klasika filologo
Information icon.svg
vdr


Edward ZWOLSKI (naskiĝis la 9-an de februaro 1932 en Warszewka apud Płock, mortis la 19-an de septembro 1997 en Konstancin) – pola historiisto, klasika filologo, tradukisto, specialisto pri la helena civilizo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Diplomito pri historio kaj klasika filologio de Katolika Universitato de Lublin (1955). En la jaroj 1959-1961 studis eksterlande. Doktoriĝis en 1960 en Roma Universitato kaj en 1964 en Varsovia Universitato. De 1955 engaĝita en KUL. Habilitiĝo 1976 en VU. De 1992 eksterordinara profesoro. Lia ĉefa esplordirekto estis greka religio. Tradukisto de antikva literaturo kaj laboraĵoj de okcidentaj historiistoj.

Lia disĉiplo estas Lech Trzcionkowski. Li legis, kiel mem diris, en ĉiuj lingvoj de la mondo - kiel prezentas lin la regopovoj de KUL. - Pli poeto ol sciencisto. Eminenta figuro. Konscion de tio havis ĉiuj, al kiuj estis donita ebleco de kontakto. Liaj lekcioj el la limo de literaturo, historio de arto, teologio kaj filozofio altiris grandajn studentamasojn. Laŭ edukiteco klasika filologo kaj historiisto fascinanta sin pri Platono, Dante kaj Ŝekspiro, ĝis fino restis fidela al siaj junecaj filologiaj fascinaĵoj. En la aĝo de 21 jaroj tradukis "Bankedon" de Platono. Li gvidis seminariojn, ĉe kiuj komentis dialogojn de Platono. Laŭ spiriteco apartenis al alia epoko.

Li estis entombigita en Lublin en tombejo ĉe la strato Lipowa (Tilia).

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Ustrój państwowy w starożytnym Argos (Ŝtata regformo en antikva Argos (Peloponezo)), Wydawnictwo Towarzystwa Naukowego KUL, Lublin 1967.
  • Choreia. Muza i bóstwo w religii greckiej (Ĥoreia. Muzo kaj diaĵo en greka religio), PAX, Varsovio 1978.
  • Choreia w starożytnej Sparcie (Ĥoreia en antiva Sparto), Lublin 1977.
  • Kasjodor i Jordanes, Historia gocka, czyli scytyjska Europa (Kasiodoro kaj Jordaneso. Gota historio aŭ skita Eŭropo, TN KUL, Lublin 1984.
  • Demokracja w starożytności (Demokratio en antikva epoko), Wszechnica związkowa (Sindikata Universitato), Lublin 1980.

Artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Helena matka Konstantyna w świetle historii (Helena la patrino de Konstantino, "Zeszyty Naukowe KUL (Sciencaj Kajeroj de KUL). 5 (1962), kajero 2, p.53-76
  • Ruchy wolnościowe na Peloponezie w pierwszej połowie V wieku przed Chr. (Liberecaj movadoj sur Peloponezo en la unua duono de la 5-a jarcento antaŭ Kristo), „Roczniki Humanistyczne” XII (2), 1964, p. 195-214.
  • Doryzm Pindara (Dorika ordo ĉe Pindaro), „Roczniki Humanistyczne” (Humanismaj Jarlibroj) XV (2), 1967, p. 5-16.
  • U progu greckiej myśli eschatologicznej (Sojle de la greka eskatologia penso) „Zeszyty Naukowe KUL” XI (1/41), 1968, p. 45-57.
  • Kosmogonia Alkmana (Kosmogonio de Alkmano), „Roczniki Humanistyczne” XVI (3), 1968, p. 31-35.
  • Świat egipski u Ajschylosa (Egipta civilizo ĉe Esĥilo), „Roczniki Humanistyczne” XVI (3), 1968, p. 37-60.
  • Uwagi o Jordanesie, historyku Gotów (Rimarkoj pri Jordaneso, historiisto de gotoj), "Studia Źródłoznawcze" (Fontokonaj Studoj) 13 (1968), p. 137-145.
  • Klasyfikacja ustrojów u Arystotelesa, płynność czy ścisłość? (Klasifiko de regformoj ĉe Aristotelo, likvidebleco aŭ ekzakteco), "Folia Societatis Scientiarum Lublinensis" p. A, 16, 2, 1974, p. 163-171, kaj Varsovio 1975
  • Obrzędowy aspekt walki orężnej w Grecji (Rita aspekto de armita batalado en Antikva Grekio), „Roczniki Humanistyczne” XXII (2), 1974, s. 13-31.
  • Pierwiastek muzyczny w obrzędach spartańskich (Muzika elemento en Spartaj ritoj), „Roczniki Humanistyczne” XXIII (2), 1975, p. 5-44.
  • Choreia w starożytnej Sparcie (Ĥoreia en antikva Sparto), "Folia Societatis Scientiarum Lublinensis" p. A, 19, 1, 1977, p. 21-27.
  • Z historii badań nad religią i mitem. Friedrich Max Müller, czyli dialektyka religii i mitologii. Biogram (El historio de esploroj pri religio kaj mito. Max Müllerdialektiko de religio kaj mitologio. Mallonga vivkuro.), „Roczniki Humanistyczne” XXVI (2), 1978, p. 5-33.
  • Typologia ustrojów w "Polityce" Arystotelesa. Logika a historia (Tipologio de regformoj en "Politiko" de Aristotelo. Logiko kaj historio), "Przegląd Historyczny" (Historia Revuo) 70 (1979), kajero 2, p. 253-266.
  • "Litania" do celtyckiej bogini ("Litanio" al kelta diino), „Roczniki Humanistyczne” XXXIV (2), 1986, p. 539-565.
  • Sądowładztwo ateńskie: Rządy ¼ nad ¾ (Atena juĝoregado. Regopovoj de ¼ super ¾), „Roczniki Humanistyczne” XXXV (2), 1987, p. 145-158.
  • Religia i polityka w Grecji. Na marginesie pięciu rozpraw o tyranii greckiej (Religio kaj politiko en Antikva Grekio. Marĝene de kvin disertaĵoj pri la greka tiraneco), en: Benedetto Bravo, Jerzy Kolendo, Włodzimierz Lengauer (scienca redakto), Świat antyczny. Stosunki społeczne, ideologia i polityka, religia. Studia ofiarowane Izie Bieżuńskiej-Małowist w 50-lecie pracy naukowej przez Jej uczniów, PWN, Varsovio 1988, p. 233-255.

Ekstraj ligiloj[redakti | redakti fonton]