Saltu al enhavo

Edwidge Danticat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edwidge Danticat
Persona informo
Naskiĝo 19-an de januaro 1969 (1969-01-19) (57-jaraĝa)
en Portoprinco
Etno afrik-usonanoj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono
Haitio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato Brown
Clara Barton High School (en) Traduki
Barnard College
Universitato de Karibio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto novelisto porinfana verkisto romanisto universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo kreiva verkado vd
Aktiva dum 1994– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Edwidge DANTICAT, haitia prononco [edˈwidʒ dãtiˈka], (naskita la 19-an de januaro 1969 en Portoprinco, Haitio) estas haitia-usona verkistino.

en 2018, ŝi gajnis la Internacia Premio Neustadt de Literaturo.[1]

Ŝia patro elmigris al Usono en 1971, kaj ŝia patrino sekvis lin en 1973. Edwidge Danticat kreskis kun onklino en Portoprinco. Nur en 1981, en la aĝo de 12 jaroj, ŝi translokiĝis al Broklino por vivi kun siaj gepatroj. En 1983, ŝi publikigis sian unuan gazetartikolon, priskribante sian elmigradon al Usono. Danticat studis literaturon ĉe Barnard College kaj Universitato Brown. nuntempe ŝi loĝas kaj laboras en Novjorko.

Ŝi debutis per la aŭtobiografia romano Brith, Sight, Memory (1994), kiu gajnis la Kariban Romano-Premion (1994), la GRANT-Premion por Junaj Usonaj Romanverkistoj (1996), kaj estis elektita de Oprah Winfrey por sia libroklubo (1998).

En ŝia verkado, estas certaj temoj, al kiuj ŝi ofte revenas: nacia identeco, migrado, la rilato inter patrinoj kaj filinoj, kaj rifuĝinta politiko.

Danticat estas unu el la plej konataj aŭtoroj de la haitia diasporo; ŝi verkas en la angla. Ŝiaj publikaĵoj inkluzivas diversajn novelojn kaj ankaŭ romanojn, kiuj estis tradukitaj en multajn lingvojn. Krom la sperto de elmigrado, ŝia verkaro ĉefe traktas epizodojn el la haitia historio, kiel ekzemple la masakron de haitiaj enmigrintoj (d:Q124693) en la Dominika Respubliko en 1937 en ŝia romano La Dolĉa Semo de Larmoj, aŭ la diktaturon de Duvalier. Ŝia verko Frato, mi Mortas estas aŭtobiografia; certaj pasaĵoj en La Perdita Patro reflektas la historion de ŝia familio.

En 2010, la revuo Foreign Policy inkluzivis la verkistinon inter la 100 ĉefaj intelektuloj de la nuntempa mondo.[2]

En 2019, ŝi estis inkludita en la antologio New Daughters of Africa de Margaret Busby.[3][4]

Krome, ŝi aperis en pluraj filmoj, inkluzive de du reĝisoritaj de Jonathan Demme : Beloved (1998) kaj The Manchurian Candidate (2004).

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]