Edwin Abbott Abbott
| Edwin Abbott Abbott | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Edwin Abbott Abbott | |||||
| Naskiĝo | 20-an de decembro 1838 en Marylebone, | ||||
| Morto | 12-an de oktobro 1926 (87-jaraĝa) en Hampstead, | ||||
| Tombo | Hampstead Cemetery (en) | ||||
| Religio | Anglikanismo vd | ||||
| Lingvoj | angla vd | ||||
| Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) | ||||
| Alma mater | St John's College (1857–1861) City of London School (en) | ||||
| Familio | |||||
| Patro | Edwin Abbott (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Alia nomo | A. Square vd | ||||
| Okupo | teologo romanisto kleriko verkisto sciencfikcia verkisto lerneja instruisto filologo | ||||
| Verkado | |||||
| Verkoj | Onesimus: Memoirs of a Disciple of St. Paul ❦ Flatland: A Romance of Many Dimensions ❦ Philochristus: Memoirs of a Disciple of the.Lord vd | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Edwin Abbott Abbott (naskiĝis la 20-an de decembro 1838 en Marylebone en Londono – mortis la 12-an de oktobro 1926 en Hampstead en Londono)[1] estis brita verkisto, lernejestro, teologo kaj anglikana pastro, plej bone konata kiel la aŭtoro de la novelo Flatland (1884)[2], kiun li verkis sub la pseŭdonimo "A Square" (Kvadrato) kaj de kiu ekzistas traduko al Esperanto.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]Li iĝis gvida aŭtoritato pro biografio pri Francis Bacon (1885) kaj verkis pri la episkopoj John Henry Newman kaj Thomas Becket. Alia ĉefa kampo de lia agado estis brita literaturo kaj ne laste William Shakespeare kun Shakespearian Grammar (1870), per kiu li signife kontribuis al la angla filologio.
Liaj teologiaj skribaĵoj inkludas tri religiajn romanojn, publikigitajn anonime:
- Filokristo - 1878
- Onesimo - 1882,
- Sitanus - 1906.
"Flatland"
[redakti | redakti fonton]Pli detala paĝo: Platlando: enamiĝo de multaj dimensioj

La novelo Flatland: A Romance of Many Dimensions (Platlando: enamiĝo de multaj dimensioj) fakte estas akra satiro, kiu egalas al Vojaĝoj de Gulivero, kaj lerte elmontras sociajn, moralajn kaj religiajn misuzoj. Ĝi ofte estis klasifikita kiel sciencfikcio kvankam ĝi pli ĝuste povus esti nomata "matematika satiro".
Kun la alveno de la moderna sciencfikcio de la 1950-aj jaroj ĝis la nuntempo, Flatland (Platlando) regajnis popularecon[3], precipe inter ŝatantoj de sciencfikcio kaj kiberpunko[4]. Multaj verkoj estis inspiritaj de tiu novelo, inkluzive de mallongaj filmoj[5].
Kino
[redakti | redakti fonton]Noto kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la samnoma artikolo Edwin Abbott Abbott en la anglalingva vikipedio, listo de aŭtoroj.

