Edwin Austin Abbey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Edwin Austin Abbey

Edwin Austin Abbey [EDvin OStin ABi] (naskiĝis la 1-an de aprilo 1852 en Filadelfio, Pensilvanio, mortis la 1-an de aŭgusto 1911) estis usona pentristo. Li translokiĝis al Anglio en 1878. Lia plej fama verko, The Quest of the Holy Grail (La serĉado por la Sankta Gralo) (1902) troviĝas en la Bostona Publika Biblioteko. Li ankaŭ pentris la koronadon de Eduardo la 7-a de Britio en 1902 — ĝi estis la oficiala pentraĵo de la okazo, pro tio ĝi lokiĝas ĉe Palaco Buckingham (la oficala loĝdomo de britaj monarkoj). Nuntempe liaj verkoj ŝajnas melodramaj, kvankam li ankaŭ estis politika ilustristo por la ĵurnalo Harper's Weekly.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]