Edziĝpropono (teatraĵo)
Aspekto
| Предложение | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| drama verkaĵo | |||||
| Aŭtoroj | |||||
| Aŭtoro | Anton Ĉeĥov | ||||
| Lingvoj | |||||
| Lingvo | rusa lingvo | ||||
| Eldonado | |||||
| Eldondato | 1888 | ||||
| Ĝenro | farso | ||||
| |||||
Edziĝpropono (ruse Предложение) estas unuakta teatraĵo (oficiale "ŝerco en unu akto") de Anton Ĉeĥov, verkita en 1888-1889 kaj unue publike prezentita en 1890. Ĝi estas rapide disvolviĝanta teatraĵo de dialogo-bazita enhavo kaj situacia humuro. La esperantlingva versio de la teatraĵo unuafoje publike prezentiĝis kadre de la 49-a UK 1964 en Hago, Nederlando, per la aktora grupo de la Internacia Arta Teatro kun du gastrolantoj el la Bulgara Esperanto-Teatro (BET), Belka Beleva kaj Anani Anev, reĝisorata kaj ĉefrolata de Srdjan Flego.

Ĉefaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Stepan Stepanoviĉ Ĉubokov, viro 54-jara
- Natalia Stepanovna, lia filino, 25-jara
- Ivan Vasilijiĉ Lomov, 35-jaraĝa najbaro de Ĉubukov, granda kaj forta, sed tre suspektinda terposedanto
