Saltu al enhavo

Efemeropteroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Efemeropteroj
Imagino de Rhithrogena germanica
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Insektoj Insecta
Subklaso: Flugilaj insektoj Pterygota
Infraklaso: Palaeoptera
Superordo: Ephemeropteroidea
Rohdendorf, 1968
Ordo: Efemeropteroj Ephemeroptera
Hyatt & Arms, 1890
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Efemeropteroj (Ephemeroptera) estas ordo de akvaj insektoj konsiderata parto de antikva senranga grupo de insektoj nomata Palaeoptera (kiu ankaŭ inkludas libelojn kaj zigopterojn). Tiu ĉi ordo enhavas pli ol 3,000 konatajn speciojn en 400 genroj kaj 42 familioj.

Ili havas sveltan korpon, du grandajn antaŭajn kaj du malgrandajn - fajne retizitajn - flugilojn kaj 3-4 longajn, segmentumitajn vostoharo. Ili estas senbuŝaj insektoj, kiuj ne kapablas sin nutri kaj vivas nur kelkajn horojn, maksimume 1 tagon. Ilian mallongan vivon plenigas la kopulacio kaj demeto de ovoj.

La eloviĝantaj larvoj vivas ĝis plena evoluo raban vivmetodon. Ilia evolua stado komenciĝas perla akvo-kutimiĝinta larvo, kiun sekvas iu transira "subimago"-formo kaj per nova elhaŭtiĝo aperas la preta insekto (imagino).

La plej konata specio estas la brunkorpa, brunmakul-flugila ordinara efemero (Ephemera vulgata L.) kaj la blanka borda efemero (Palingenia horaria B.), kiu aperas kelkfoje tiom amase, ke oni uzas ilin kiel sterkon.

La plej granda efemero de Hungario estas la tisa efemero (ankaŭ tisofloro)(Palingenia longicauda Oliv.), kiu aperas amase en junio en certaj lokoj de rivero Tiso. Ilian abruptan kaj amasan aperon nomas la hungaroj florado de la Tiso (tisoflorado), el kio la sinonima nomo. La miliono da forĵetitaj haŭtoj kaj la formortintaj kadaroj tiutempe dense kovras (pli precize iam kovris, hodiaŭ la florado jam ne estas tiom amasa) la riveran surfacon. Ili flugas 1-2 km kontraŭ fluo de la rivero kaj tiam demetas ovojn en la akvon. Tiel la ovoj adheriĝas ĉ. ĉe la sama loko, kie ekflugis la efemero. La larva vivo de efemero el ovo daŭras 3 jarojn, estiel imagino ĝi vivas kelkajn horojn.