Efim Feofanoviĉ Spiridoviĉ
| Efim Feofanoviĉ Spiridoviĉ | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 30-an de novembro 1890 |
| Morto | 30-an de novembro 1957 (67-jaraĝa) |
| Lingvoj | Esperanto |
| Ŝtataneco | Belorusio Soveta Unio |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto |
Efim Feofanoviĉ SPIRIDOVIĈ (naskiĝis en 1891; mortis en 1958) estis belorusa kaj sovetia esperantisto.
Li laboris kiel ĵurnalisto (de 1918) kaj instruisto-lektoro pri politika ekonomio kaj ekonomia geografio. De 1931 li estis scienca laboranto de Moskva kaj Ĥarkova scienc-esploraj institutoj de lingvoscienco. Li esploris la teorion de internacia helpa lingvo laŭ marksisma vidpunkto. Li estis aŭtoro de rusa-esperanta vortaro, 1926 kaj 1928, grava studo ruslingva Lingvoscienco kaj lingvo internacia, 1931, aperinta ankaŭ en japana traduko de Ooŝima Joŝio, kaj multaj artikoloj samtemaj en SEU-gazeto, Sennacieca Revuo, La Nova Etapo. Li aliĝis al la Lingva Komitato en 1929.
Laŭ Nikolaj Stepanov, Spiridoviĉ mortis en 1958 en siberia maljunulejo, post multjara restado en punlaborejo.

