Efraim ido de Jozef

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Efraim de Francesco Hayez.

Efraim estis, laŭ la Genezo la dua filo de Patriarko Jozef filo de Jakobo kaj Raĥel.

Komento[redakti | redakti fonton]

Epoke de skolastikismo oni, tamen, opiniis ke tiuj informoj estus aldonintaj, pli malfrue, por ke la tribo de Efraim estus ligita al la aliaj per praulo kiu donus la nomon kaj parencus kun la aliaj originantoj de la dekunu triboj. La Torao eksplikas la signifon de la nomo kiel duoble fekundo, reference al la inklino generi, precipe kiam la patro loĝis en Egiptio (kiu en la sama Torao estas difinita la tero de lia afliktiĝo).
En la biblia rakonto la alia filo de Jozefo estas Manase kaj Jozefo estas unu el du filoj de Raĥel (la alia estas Benjamen. Esploristoj pri la Biblio opinias memkompreneble, pro la geografia surmeto kaj la stilo de la plej antikvaj skriberoj, ke tiuj de Efraim kaj Manase estis dekomence konsideritaj kiel unusola tribo, tio estas tiu de Jozef;[1] laŭ bibliistoj, ankaŭ Benjamen estintus parto de tiu tribo. [2]
Aliaj bibliistoj suspektas ke la distingo de la tribo de Jozef (inkluzive de Benjamen) devas esti interpretita tiele: ili estas la unikaj hebreoj alvenintaj al Egiptio kaj revenintaj el tie, dum la aliaj precipaj triboj elmergci simple kiel subkulturo el kanaanana [3]

Jacob benas Efraim kaj Manase filoojn de Jozef. Sefarda artaĵo en juda-kataluna miniatura manuskripto. 14-a jarcento; Brita muzeo.

En la Torao, la definitiva unuarangeco de la tribo de Efraim estas devenigita en la trompo de Jozef al Jakobo, blinda kaj agonianta, igita benanta Efraim antaŭ ol la pli maljunan Manase. (Gn 41,52; 48,1. La teksto priskribanta la benon montras hapax legomenon – nome la termino שכל (sh-k-l), kiun la klasika rabena literaturo interpretis esotersence kiel averton pri senca apartaĵo. En la klasikaj fontoj, Efraim estas prezentata kiel malaplomba kaj neegoisma,[4], signo de modesteco kaj altruismo, laŭ la libro de Josuo, dum profeta vizio puŝus Jakobon preferi Efraim,[5] En la samaj fontoj Jakobo estas juĝata sufiĉe justa por ke Dio aprobus kaj subtenus la indikon de la beno kaj do Efraim fariĝus la ĉefo de la tribo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jewish Encyclopedia
  2. Peake's commentary on the Bible
  3. Israel Finkelstein, The Bible Unearthed.
  4. Jewish Encyclopedia.
  5. Samloke en Jewish Encyclopedia.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Matthew George Easton. Illustrated Bible Dictionary, Third Edition. 1897.

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]