Egberto Gismonti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Egberto Gismonti en 1980

Egberto Gismonti (naskiĝinta la 5-an de decembro 1947 en Carmo (urboparto de Rio-de-Ĵanejro, federaciero Rio-de-Ĵanejrio)) estas brazila muzikisto. Li estas komponisto, pianisto, gitaristo, ludisto de akordiono respektive sanfono kaj flutisto. Lia verkado ne estas destinita al certa stilo: li kombinas ĵazon kaj Novan Muzikon kun brazila muziko.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Gismonti naskiĝis kiel filo de libanano kaj sicilianino. Li devenas el muzikista familio: Jam liaj avo kaj onklo direktis orkestrojn. Jam en la aĝo de kvin jaroj li komencis ludi pianon laŭ deziro de siaj gepatroj. Krom tio li ludis fluton, gitaron kaj klarneton. Siajn povojn pri la diversaj origine brazilaj gitarspecoj, ekzemple pri la violão, li akiris memlerne. Lerninte dum 15 jaroj klasikmuzikan pianludon en Rio-de-Ĵanejro kaj en Nova Friburgo, li ricevis stipendion por la studo de klasika muziko en Vieno, kiun li tamen rifuzis, por sin dediĉi al popularmuziko]]. En 1968 li publikigis sian komponaĵon O Sonho, kiun interpretis Os Três Morais. Malmultan poste li iris al Francujo, kie li studis kompozicion kaj instrumentadon je la pariza konservatorio ĉe Nadia Boulanger kaj Jean Barraqué.

Gismonti verkis en la sekva tempo kantojn por Marie Laforêt. Lia unua albumo Egberto Gismonti de 1969 estis influita de bosanovo. Nur sur la albumo Orfeo novo li sin prezentis ankaŭ kiel instrumentisto. Ekde 1973 li ludis okkordan specialgitaron, inter alie je sonregistradoj kaj koncertoj kun Airto Moreira, Flora Purim, Herbie Hancock kaj Miles Davis.

Gismonti estis sur la tutmonda merkato tre sukcesa: la albumo registrita kune kun la brazila perkutinstrumentisto Naná Vasconcelos Dança das cabeças („Danco de la kapoj“) vendiĝis pli ol 200.000-foje.[1] Li prezentis je internaciaj festivaloj, ekzemple je la Berlinaj Ĵaztagoj aŭ la Internacia Ĵazfestivalo de Montrealo kaj plurfoje koncertvojaĝis ne nur kun Vasconcelos kaj propraj grupoj, sed ekzemple ankaŭ kun Jan Garbarek kaj Charlie Haden. Plue li ankaŭ kunlaboris kun Quincy Jones kaj Hermeto Pascoal, poste ankaŭ kun Maria Bethânia kaj Yo-Yo Ma.

Por havi pli liberecojn por sia muziko, Gismonti fondis en 1978 sian propran diskeldonejon Carmo, kiu ree alirebligas ankaŭ grandan parton de liaj malnovaj produktaĵoj, kiuj komence estis nur aperintaj en Brazilo, Francujo aŭ Italujo. Ekde la mezo de la 1970-aj jaroj li surdiskigis ankaŭ por la eldonejo ECM. En 2006 li kompletigis siajn sonregistraĵojn de orkestroverkoj per la suito Sertoes Veredas kun la kuba Camerata Romeu, samtempe li surdiskigis ku sia filo Alexandra la duojn Saudações.

Atingaĵoj kaj Distingoj[redakti | redakti fonton]

Multinstrumentisto Egberto Gismonti kunigas en siaj komponaĵoj „folkloron, modernan ĉambromuzikon kaj ĵazon sur la denominatoro de plene memstara muziko“.[2] Laŭ Martin Kunzler li validas „pro sia kreopovo kaj originaleco kiel moderna posteulo de Heitor Villa-Lobos.“[2]

En 1977 Gismonti ricevis la Germanan Sondisko-Premion por Dança das cabeças, kiun la usona revuo Stereo Review omaĝis kiel Albumo de la Jaro.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • Egberto Gismonti (Elenco, 1969)
  • Sonho 70 (Polygram, 1970)
  • Janela De Ouro (1970)
  • Computador (1970)
  • Orfeo Novo (1971)
  • Água & Vinho (1972)
  • Arvore (1973)
  • Academia de Danças (Carmo, 1974)
  • Coraçoes Futuristas (1976)
  • Dança das Cabeças (ECM, 1977; kun Naná Vasconcelos)
  • Carmo (1977)
  • Sol Do Meio Dia (ECM, 1978; kun Ralph Towner, Collin Walcott, Naná Vasconcelos kaj Jan Garbarek)
  • No Caipira (Carmo, 1978)
  • Solo (ECM, 1979)
  • E. Gismonti, N. Vasconcelos kaj M. Smetak (1979)
  • Charlie Haden, Jan Garbarek kaj Egberto Gismonti Magico (ECM, 1979)
  • Circense (Carmo, 1980)
  • Frevo (EMI Odeon, 1980)
  • Jan Garbarek/Charlie Haden/Egberto Gismonti Folk Songs (ECM, 1981)
  • Em Familia (1981)
  • Sanfona (ECM, 1980/1981; sole respektive kun Academia de danças (Mauro Senise, Zeca Assumpção, Nenê))
  • Fantasia (1982)
  • Sonhos de Castro Alves (1982)
  • Cidade coraçao (1983)
  • Egberto Gismondi kaj Hermeto Pascoal (1983)
  • Works (kompilaĵo el 1976–1981, eldonita en 1984)
  • Duo Gismonti/Vasconcelos Jazzbühne Berlin '84 (registrita en 1984, eldonita en 1990)
  • Egberto Gismonti & Naná Vasconcelos Duas Vozes (ECM, 1985)
  • Trem Caipira (Carmo, 1985)
  • Alma (1986)
  • Feixe De Luz (1988)
  • Pagador De Promessas (1988)
  • Charlie Haden/Egberto Gismonti: In Montreal (registrita en 1989, eldonita en 2001)
  • Dança dos Escravos (ECM, 1989)
  • Kuarup (1989)
  • Infância (ECM, 1990, kun Jaques Morelenbaum kaj Nando Carneiro)
  • Amazônia (Carmo, 1991; filmmuziko)
  • El Viaje (1992, filmmuziko)
  • Casa das Andorinhas' (1992)
  • Música de Sobrevivência (ECM, 1993)
  • Zigzag (ECM, 1995)
  • Meeting Point (ECM, registrita en 1995, eldonita en 1997, kun la Litova Ŝtata Simfonia Orkestro subr Gintaras Rinkevicius)
  • Saudações - 2009 (ECM registrita en 2006/2007, eldonita en 2009 kun Camerata Romeu sub Zenaida Romeu respektive Alexandre Gismonti)
  • Jan Garbarek/Egberto Gismonti/Charlie Haden Magico: Carta de Amor (ECM registrita en 1981, eldonita en 2012, du lumdiskoj)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fakte li volis surdiskigi la verkon per ĉiustelularo el Robertinho Silva, Luis Alves kaj Nivaldo Ornelas, al kiuj la militreĝimo tamen baris la elvojaĝon el Brazilo, tiel ke Gismonti renkontiĝis en Oslo kun Vasconcelos. Komparu portreto ĉe Allmusic.
  2. 2,0 2,1 Kunzler, Jazzlexikon, p. 429

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]