Egeo (Ateno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Egeo (mitologio))
Egeo
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Pandion II
Patrino Pylia
Gefratoj Lycus • Nizo
Edzo/Edzino Meta • Chalciope • Medea
Kunulo Etro
Infanoj Tezeo • Medus
vdr

Egeo estis filo de la reĝo de Atiko Pandio la 2-a kaj de lia edzino Pilio. Li estis patro de Tezeo, kiu mortigis la Minotaŭron.

Kiam regis Kreton la reĝo Minoo estis interrilatoj kun ĉefurbo de Atiko, Ateno, komerce kaj politike bonegaj, do ne estis mirinde, ke kretanoj konkursis en atenaj ludoj. Unu el la ludoj ĉeestis ankaŭ Minoa filo Androgeo kaj venkis. Egeo ne povis toleri malvenkon de la hejmaj konkursantoj kaj Androgeon mortigis. La reĝo Minoo eliris milite kontraŭ Ateno kun granda armeo venĝi sian filon. Por forigi militon estis interkonsentita kruela imposto: Ateno ĉiun naŭan jaron sendos en Kreton sep virgulinojn kaj sep virgulojn, kiuj estos oferataj al la monstro Minotaŭro ĝis ĝi vivos.

Ĉe la tria oferado ĉeestis la ekspedicion la reĝa filo Tezeo. Li batalis en Labirinto kontraŭ Minotaŭro kaj mortigis ĝin. Helpe de Ariadno, filino de la kreta reĝo, li ankaŭ feliĉe eliris el la Labirinto.

Veturante Kreton, ŝipo de Tezeo navigis sub nigraj veloj signante, ke ĝi veturigas viktimojn. Kun la reĝo Egeo estis interkonsentite, se Tezeo venkos kaj revenos viva, uzos blankajn velojn, ke la patro vidu ĝojigan raporton jam el granda distanco. Sed tion Tezeo ne faris kaj la reĝo vidante nigrajn velojn, en malespero ĵetis sin el la roko maren. De tiam oni la maron nomas Egea Maro.

Antaŭe:Mitaj reĝoj de AtenoPoste:
PandionoEgeoTezeo