Riggisberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Egg (Riggisberg))
Riggisberg
Blazono de Riggisberg
Blazono de Riggisberg
Blazono de Riggisberg
La vilaĝo Riggisberg kun la preĝejo
La vilaĝo Riggisberg kun la preĝejo
La vilaĝo Riggisberg kun la preĝejo
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Seftigen
Koordinatoj  46° 48′ 35″ N 7° 28′ 41″ O / 46.80972 °N, 7.47806 °O / 46.80972; 7.47806 (mapo)Koordinatoj: 46° 48′ 35″ N 7° 28′ 41″ O / 46.80972 °N, 7.47806 °O / 46.80972; 7.47806 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2394
Areo 29,85 km²
Alteco 762 m super marnivelo
Poŝtkodo 3132
Komunumkodo 0879
Mapo de Riggisberg
Mapo de Riggisberg
Mapo de Riggisberg
vdr

Riggisberg estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Seftigen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 2394 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Riggisberg situas en la monteta kamparo de la Antaŭalpoj proksimume 15 kilometrojn sude de la federacia urbo Berno. La komunumo, kiu situas sur la akvodislimo inter Aro en oriento kaj Schwarzwasser en okcidento konsistas el la vilaĝo Riggisberg kaj la vilaĝetoj Studigassen (sur alteco de 825 m s.m. sur la deklivo norde de la ĉefvilaĝo), Egg (sur alteco de 768 m s.m. sur la ebenaĵo norde de la arbara monteto Egghölzli), Auf Gsteig (sur alteco de 805 m s.m. sur la ebenaĵo okcidente de la ĉefvilaĝo), Muri (sur alteco de 808 m s.m. sur teraso norde de la monto Gibelegg), Muriboden (sur la alteco de 803 m s.m. sur la sama teraso kiel Muri), kaj la vilaĝo kaj ĝis 2008 memstara komunumo Rüti ĉe Riggisberg (sur alteco de 823 m s.m. proksimume 3 kilometrojn sude de la ĉefvilaĝo) kun la setlejo Dürrbach (sur alteco de 828 m s.m., kie komenciĝas la vojo al Gurnigelpasejo) kaj Grunigel-Bad (sur alteco de 1151 m s.m. en direkto de la pasejkulmino de Grunigel).

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 29,85 km², de kiuj 51,0% estas kovritaj de arbaro, 42,9% servas por agrikulturo kaj 5,4% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Riggisberg limas en nordokcidento kaj nordo al Rüeggisberg, en nordnordoriento al Rümligen kaj en unu punkto al Kirchenthurnen, en nordoriento al Mühlethurnen, en orientnordoriento al Lohnstorf, en oriento al Burgistein, en sudoriento al Wattenwil BE, en sudsudoriento al Blumenstein, en sudsudokcidento al la eksklavo Nünenenberg de la komunumo Rüeggisberg, kaj en okcidento al Rüschegg.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 183 de Belp al Friburgo. De Riggisberg kondukas suden la kantona vojo n-ro 230.1 tra Rüti ĉe Riggisberg kaj Gurnigelpasejo al Sangernboden kaj Guggisberg. Per diversaj poŝtaŭtolinioj al Berno, Köniz kaj trans Gurnigelpasejo al Plaffeien la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidindaj en Riggisberg estas la reformita preĝejo kaj la tekstilmuzeo kaj tekstilscienca instituto de la fondumo Abegg-Stiftung.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Riggisberg datiĝas el la jaro 1148 kiel Richesperc.[2] Dum mezepoko kaj ĝis la Helveta Revolucio de 1798 la Senjorujo Riggisberg ĝuis tribunalan liberecon interne de la Voktejo Seftigen kaj nur milite kaj impoŝte estis submetita al la urbo Berno.[3]

Kun efiko de la 1-a de januaro 2009 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Rüti ĉe Riggisberg estis integrita al la teritorio kaj administracia de la komunumo Riggisberg. [4]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]