Egipta Mitologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Maat reprezentita kiel dieco.

Laŭ la antikvaj egiptoj, la universo komence estis nur granda praoceano nomita la Nuno. De Nuno ni akiris Atumo, la suno. Atumo generis Ŝuon (dio de la aero) kaj Tefnuton (dio de humido). Ŝuo disigis la ĉielon de la tero. Poste naskiĝis Nut (diino de la ĉielo) kaj Geb (dio de la tero). De la unio de Nut kaj Geb naskiĝis du filoj, Oziriso kaj Setho , kaj du filinoj, Iziso kaj Neftiso.

Geb ofertis la povon sur la tero al Oziriso, kiu estis la unua el la faraonoj. Li regnis apud sia fratino kaj edzino Iziso. Lia regno plena de gratifiko, justeco kaj saĝo frenezigis Setho pro envio. Li komplotis kontraŭ sia frato kaj murdis lin, fikondukinte lin en kaptilon. Danke al la helpo de Neftiso, Iziso la sorĉistino sukcesis revigigi Oziriso okazante unio de kie naskiĝis Horuso (dio de la faraonoj). Horuso venkis Sethon en duelo kaj ekregis Egiptujon. Oziriso fariĝis reĝo de la reĝlando de la mortintoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La religiaj ideoj de la antikvaj egiptoj havis du fazojn:

  • Dum la antaŭdinastia epoko, la egiptoj diigis la naturajn fenomenojn kiujn ili ne komprenis aŭ timigis ilin. Ili asociigis tiujn gediojn kun la karakteroj de kelkaj bestoj kaj reprezentis ilin homformaj kvankam konservante bestoformajn trajtojn: la falko en la dio Horuso, dio de la ĉielo; la egipta hundo, aŭ ŝakalo de la dezerto, "la gardanto de la nekropoloj", konvertiĝas en protektan dion, Anubiso; la krokodilo de Nilo, konstanta danĝero, timata dio, kultata en la regiono El Fayum, ktp. Krome, ili ricevis homajn konceptojn, kiaj familiaj rilatoj, pro kio la triopoj konsistantaj el dio, edzino kaj filo, kaj ankaŭ homaj pasioj pro kio ili estis kultataj kun oferdonacoj por ricevi de ili petitajn favorojn.
Geb, en la malsupro, kun Ŝuo kaj Nut.
  • Malgraŭ la grupiĝo de la egiptaj popoloj en la "Du Teroj": la Supra kaj Suba Egiptio, ĉiu el la nomosoj havis siajn protektajn diojn, kio signifis kultadon al dekoj da gedioj, kiuj akiris pli axu malpli altan kultadon laŭ la graveco de ĉiu urbo: en Heliopolo estis adorata Reo, en Tebo Amono, en Memfiso Ptah kaj Hatoro, ktp.

La sacerdotoj de la temploj komencis organizi tiun amasegon da gedioj kaj klarigis iliajn rilatojn, la mondokreadon, la kreskojn de la rivero Nilo, ktp., kreante tiel la lokajn teologiojn kiuj videblas en la Piramidaj tekstoj, aŭ en la Libro de mortintoj.

Ilia vizio baziĝis sur ilia lando mem, fruktodona tero apud rivero kun ĉirkaŭanta dezerto. Tial la mondo laŭ ili havis tri regionojn:

  • La ĉielo, Nuno, loĝejo de la gedioj, kies ĉiela diino Nut, "La granda kiu naskis la gediojn", estis reprezentita kiel virino el kurbiĝanta korpo kovrante la tutan teron.
  • La Tero, loĝejo de la homoj, la Domo de Geb, la dio kreinto, reprezentita kiel viro kuŝanta sub Nut.
  • La Postmorto, aŭ Duato, la regno de la mortintoj, kie regis Oziriso, kaj poste Horuso, spaco trairate de li per suna boato deReo dum la noktoj, kaj kie la spiritoj de la mortintoj trairis evitante la danĝerojn.

La unudiisma periodo[redakti | redakti fonton]

Aĥenatono kaj sia familio adorante Atonon.

Dum mallonga interspaco la unudiismo (Atonismo) iĝis la oficiala religio de Antikva egiptio sub la regado de Aĥenatono, fokusigante la egiptan dion de la suno, Atono. Aĥenatono malpermesis la kultadon de aliaj gedioj kaj konstruis novan ĉefurbon, Aĥetatono (Amarna), ĉirkaŭ la templo starigita al Aton.

La religia ŝanĝo daŭris nur ĝis la epoko de Tutanĥamono, la filo de Aĥenatono kaj de duaranga edzino. Pro tiu ĉi subita kaj nepopulara ŝanĝo ĝi estis rapide malpermesita. Fakte, la forviŝado de la nomoj de Aĥenatono kaj Tutanĥamono el la muroj kaj reĝaj listoj ligiĝas al tiu ĉi radikala ŝanĝiĝo de la religio.

Post la falo de la faraono de Amarna, la originala egipta diaro renaskiĝis kaj iĝis la reganta kredo, ĝis la altrudo de la kopta kristanismo kaj poste de islamo, kvankam la egiptoj daŭre havis rilatojn kun aliaj unudiismaj kulturoj, kiaj la hebreoj. Kurioze, la egipta popolo apenaŭ oponiĝis al la disvastigado de kristanismo, eksplikita kelkfoje kiel Jesuo, origine estis sinkretismo ligita al Horuso, kaj Iziso la Virgulino Maria.

Precipaj egiptaj gedioj:[redakti | redakti fonton]