Egiptaj dioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
La gedioj Oziriso, Anubo, kaj Horuso.

La dioj de la Antikvao Egipto estas diaĵoj kiuj estis adoritaj en la Antikva Egipto. La kaj kredoj kaj ritaroj kiuj ĉirkaŭas tiujn diojn estas la centro de la Religio de Antikva Egiptio, kiu aperis kun ili iam en la prahistorio. Tiu gedioj reprezentis la naturajn fortojn kaj fenomenojn, kaj la egiptoj klopodis apogi aŭ trankviligi ilin pere de proponoj kaj ritaroj tiele ke tiuj fortoj pluestu kun siaj funkcioj laŭ la maat, aŭ dia ordo. Post la fondo de la egipta ŝtato ĉirkaŭ la jaro 3100 a. K., la aŭtoritato por realigi tiujn taskojn estis kontrolita de la faraono, kiu postulis esti la rekta reprezentanto de la dioj kaj kiu administris la templojn kie okazis la ritaroj.

Ĝenerala priskribo[redakti | redakti fonton]

La komplikaj karakteroj de la dioj estis esprimitaj pere de mitoj kaj ĉefe rilataj al la interplektitaj rilatoj inter la gedioj: familiaj ligoj, grupoj, kaj hierarkioj malmulte striktaj kaj kombinoj de du dioj en unusolan. La diversaj reprezentaĵoj de la dioj en la arto de la Antikva Egipto — same kiel bestoj, homoj, objektoj kaj kombinoj de diversaj formoj — aludis ankaŭ, pere de la simbolismo, al ties esencaj karakteroj.

En diferencaj epokoj, diversaj dioj okupis la plej altan postenon en la dia societo, inklude la sundion Reo, la misteran dion Amonon kaj la patrinan diinon Iziso. Kutime oni atribuis la kreadon de la mondo al la plej alta dio kaj ofte oni konektis ĝin kun la povo por havigi vivon el suno. Kelkaj fakuloj argumentis, baze parte sur egiptaj manuskriptoj pri tiuj altaj dioj, ke la egiptoj rekonis unikan dian povon kiu estis respondeca pri ĉio kaj esta en ĉiuj dioj. Tamen ili neniam abandonis la politeisman vidon de la mondo, kun nur unu ebla escepto en la epoko de la Atonismo en la 14a jarcento a. K., kiam la oficiala religio centriĝis preskaŭ ekskluzive en la suna dio nepersona Atono.

Oni kredis ke la dioj estas estantaj tra la mondo, ke ili kapablas influi la naturajn okazaĵojn kaj la homajn vivojn. La homoj interagadis kun ili en la temploj kaj en sanktejoj neoficialaj. La egiptoj preĝis serĉe de dia helpo, uzis ritarojn por movi la diojn agadi, alvokis ilin serĉe de konsilo. La homaj rilatoj kun la dioj estis grava parto fundamenta de la egipta socio.

Egiptaj dioj[redakti | redakti fonton]

Stara Oziriso.
Statuo de la krokodila dio Sobek en kompleta besta formo.
  • Amono - dio de nevidebla spiro de bloveto, unu el ok devenaj dioj de Hermopolo, li senigas sen medikamentoj okulajn malsanojn, li estas bildigata en aspekto de homo kovrita de egipta krono kun du plumoj
  • Anubo (greke Anubis) - dio de morto, ĉiĉerono tra postmortejo kaj ties gardanto
  • Bastet - diino de hejmo, ŝi personigis ĝojon kaj gajecon, tiu, kiu devenas el urbo Bast, bildigatta en aspekto de kato
  • Duamutef, Hapi, Imset kaj Kebehsenuf - sepulta diaro, la kvar filoj de Horuso
  • Geb - patro de Tero, la plej konatan sanktejon li havis en Ono
  • Hapi (dio de Nilo) - dio de la Nilo
  • Hatoro - diino de Okcidento, „La unua el ĉiuj bovinoj“, bildigata kiel virino kun bovinaj oreloj kaj kornoj, iam ŝi havas inter la kornoj sundiskon
  • Horuso - dio de firmamento, filo de Oziriso, ŝirmanta Nilon kaj Malsupran Egiption, bildigata kiel falko aŭ viro kun falka kapo
  • Ĥentiimentiu - unu el dioj de mortintoj
  • Ĥnum - dio de la fekundeco, li estas bildigita en aspekto de virŝafo
  • Ĥonsu - dio, kiu senigas de demonoj
  • Izisa (greke Isis) - fratino de Oziriso
  • Maat - diino de vero kaj enkorpigo de kosmaj reguloj
  • Mino (dio) - li faciligas al malsanuloj kaj tenas vivuloj ĉe la vivo
  • Montu - dio de milito, bildigita kun falka kapo
  • Mut (diino) - enkorpigo de patrineco, edzino de Amono, en Tebo diino de milito, bildigata kun leona kapo
  • Neĥbet - protektinta dio pri naskiĝo kaj milito, bildigita en aspekto de blanka vulturo
  • Nut - patrino de Firmamento, ŝia nomo signifas Nokto, ŝi estas simbolo de renaskiĝo
  • Onuriso - dio de milito, precipe en Abidoso kaj Taniso
  • Oziriso (iam ankaŭ Usírev, greke Osiris) - reganto de subterejo, dio de ordeno en la naturo, bildigata en aspekto de mumio kun brasika vizaĝo, sur la kapo li havis kronon Atef (supraegiptia krono kun du ŝtrucaj plumoj) kaj en la mano li tenis insignojn de la potenco
  • Ptaho - dio-fondinto, kreinto, patrona dio de laboristoj, nubkapa dio, pli poste li uniĝis kun Sokratis, apartenas al li sankta taŭro Hapi
  • Reo - dio de suno, enkorpigo de lumo, la plej granda reganto, kreinto
  • Seĥmeta - diino de bataloj, ŝi kapablis kraĉi kontraŭ malamiko fajron, adorata ĉefe en Memfiso, ŝi ankaŭ portis leoninan kapon
  • Serapis - patrono de egiptia Aleksandrio kaj la tuta ptolemea imperio, diaro ensumiganta en si aspektojn de greka Zeŭso kaj egiptia Oziriso
  • Seŝat - filino de Thovt, diino de skribo kaj patronino de skribistoj
  • Sobek - patrono de armeo, bildigata kun krokodila kapo
  • Setho - ŝirmanto de Supra Egiptio, bildigata kun kapo de besto, kiu aŭ pereis aŭ estas nur mita
  • Ŝuo - dio de aero (iam de seka aero)
  • Tefnut - diino de matena roso (iam de humida aero)
  • Thot - dio de luno, matematikisto kaj skribisto inter la dioj, la potenca dio, kiu tenas super kuracistoj ŝirman manon, li devenas el nila delto, bildigata en aspekto de ibiso
  • Uaĝet (Uto) - ŝirma diino de Malsupra Egiptio, adorata en aspekto de kobro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Allen, James P. (Jul–Aug 1999). «Monotheism: The Egyptian Roots». Archaeology Odyssey 2 (3).
  • Allen, James P. (2000). Middle Egyptian: An Introduction to the Language and Culture of Hieroglyphs. Cambridge University Press. ISBN 0-521-77483-7.
  • Assmann, Jan (2001) [1984]. The Search for God in Ancient Egypt. Traducido por David Lorton. Cornell University Press. ISBN 0-8014-3786-5.
  • Baines, John (2001) [1985]. Fecundity Figures: Egyptian personification and the iconology of a genre. Griffith Institute. ISBN 0-900416-78-5.
  • Bricault, Laurent; Versluys, Miguel John; Meyboom, Paul G. P., eds. (2007). Nile into Tiber: Egypt in the Roman World. Proceedings of the IIIrd International Conference of Isis Studies, Faculty of Archaeology, Leiden University, May 11–14, 2005. Brill. ISBN 978-90-04-15420-9.
  • David, Rosalie (2002). Religion and Magic in Ancient Egypt. Penguin. ISBN 0-14-026252-0.
  • Dieleman, Jacco; Wendrich, Willeke (eds.). «UCLA Encyclopedia of Egyptology». Department of Near Eastern Languages and Cultures, UC Los Angeles. [1] Konsultita la 16an de Aŭgusto 2016.
  • Dunand, Françoise; Zivie-Coche, Christiane (2004) [1991]. Gods and Men in Egypt: 3000 BCE to 395 CE. Traducido por David Lorton. Cornell University Press. ISBN 0-8014-8853-2.
  • Englund, Gertie, eld. (1989). The Religion of the Ancient Egyptians: Cognitive Structures and Popular Expressions. S. Academiae Ubsaliensis. ISBN 91-554-2433-3.
  • Frankfurter, David (1998). Religion in Roman Egypt: Assimilation and Resistance. Princeton University Press. ISBN 0-691-07054-7.
  • Hart, George (2005). The Routledge Dictionary of Egyptian Gods and Goddesses, Second Edition. Routledge. ISBN 0-203-02362-5.
  • Hornung, Erik (1982) [1971]. Conceptions of God in Egypt: The One and the Many. Traducido por John Baines. Cornell University Press. ISBN 0-8014-1223-4.
  • Johnston, Sarah Iles, eld. (2004). Religions of the Ancient World: A Guide. The Belknap Press of Harvard University Press. ISBN 0-674-01517-7.
  • Leitz, Christian, eld. (2002). Lexikon der ägyptischen Götter und Götterbezeichnungen (en german). Peeters. Vol. I: ISBN 90-429-1146-8; Vol. II: ISBN 90-429-1147-6; Vol. III: ISBN 90-429-1148-4; Vol. IV: ISBN 90-429-1149-2; Vol. V: ISBN 90-429-1150-6; Vol. VI: ISBN 90-429-1151-4; Vol. VII: ISBN 90-429-1152-2; Vol. VIII: ISBN 90-429-1376-2.
  • Lesko, Barbara S. (1999). The Great Goddesses of Egypt. University of Oklahoma Press. ISBN 0-8061-3202-7.
  • Montserrat, Dominic (2000). Akhenaten: History, Fantasy, and Ancient Egypt. Routledge. ISBN 0-415-18549-1.
  • Meeks, Dimitri; Favard-Meeks, Christine (1996) [1993]. Daily Life of the Egyptian Gods. Traducido por G. M. Goshgarian. Cornell University Press. ISBN 0-8014-8248-8.
  • Morenz, Siegfried (1973) [1960]. Ancient Egyptian Religion. Traducido por Ann E. Keep. Methuen. ISBN 0-8014-8029-9.
  • Pinch, Geraldine (2004). Egyptian Mythology: A Guide to the Gods, Goddesses, and Traditions of Ancient Egypt. Oxford University Press. ISBN 0-19-517024-5.
  • Redford, Donald B., eld. (2001). The Oxford Encyclopedia of Ancient Egypt. Oxford University Press. ISBN 9780195102345.
  • Shafer, Byron E., eld. (1991). Religion in Ancient Egypt: Gods, Myths, and Personal Practice. Cornell University Press. ISBN 0-8014-9786-8.
  • Teeter, Emily (2011). Religion and Ritual in Ancient Egypt. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-61300-2.
  • Tobin, Vincent Arieh (1989). Theological Principles of Egyptian Religion. P. Lang. ISBN 0-8204-1082-9.
  • Traunecker, Claude (2001) [1992]. The Gods of Egypt. Translated by David Lorton. Cornell University Press. ISBN 0-8014-3834-9.
  • Watterson, Barbara (1984). Gods of Ancient Egypt. Guild Publishing. ISBN 0713445238.
  • Wildung, Dietrich (1977). Egyptian Saints: Deification in Pharaonic Egypt. New York University Press. ISBN 0-8147-9169-7.
  • Wilkinson, Richard H. (2003). The Complete Gods and Goddesses of Ancient Egypt. Thames & Hudson. ISBN 0-500-05120-8.
  • Wilkinson, Toby (1999). Early Dynastic Egypt. Routledge. ISBN 0-415-18633-1.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]