Eglė, la reĝino de serpentoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Eglė, la reĝino de serpentoj, aŭ Eglė, la reĝino de natriksoj (litove Eglė žalčių karalienė), estas inter la plej konataj litovaj popolaj legendoj kaj fabeloj. Ĝi apartenas al la plu arkaikaj tiaspecaj rakontoj kaj probable estas la plej riĉa je referencoj al la litova mitologio. La diversaj versioj de la rakonto, kiuj skribe kolektiĝis, nur en detaloj diferencas. Ĝia multfaceta mitologia fono ĉiam altiris esploristojn de la frua kulturo kaj mitologio de la hind-eŭropaj popoloj. Inter la interesaj detaloj en komparo kun aliaj tradiciaj popolaj fabeloj estas, ke en la rakonto ne nur priskribiĝas daŭra transformo de homo al reptilio, sed ankaŭ same daŭra transformo de homo al arbo.

Eglė estas unuflanke tre populara litova nomo de knabinoj kaj virinoj, kaj aliflanke la litova vorto por la arbo piceo. La serpentoj de la rakonto litove nomiĝas žaltys, do natrikso, sendanĝeraj teraj serpentoj, sed ĉar en la rakonto ili vivas profunde en la maro, fakte supozeble pli temas pri iuj mitologiaj "akvoserpentoj" ol konkrete pri biologie klasifikitaj natriksoj.

La rakonto[redakti | redakti fonton]

La rakonto konsistas el pluraj sekcioj, el kiuj ĉiu havas paralelaĵojn kun motivoj el aliaj popolaj legendoj.

Eglė estas bela juna knabino, kiu vivas kun siaj gepatroj, dek du fratoj kaj du pliaj fratinoj en bieno ĉe la litova marbordo. Iun tagon ŝi kun siaj du fratinoj venas al la plaĝo, nudiĝas kaj naĝas en la Balta Maro. Kiam ŝi revenas al siaj vestaĵoj, tie sidas serpento, kiu parolas per homa voĉo kaj prezentas sin kiel nobla serpenta princo. Eglė petegas la beston foriri de la vestaĵoj, por ke ŝi povu kovri sian nudecon, sed la serpento nur konsentas post kiam la belulino promesas edziniĝon kun li – promeso, kiu ŝajnas al ŝi tiom ridinda, ke ŝi sentas sin neniel ligita al ĝi.

Tri tagoj pasas, miloj da serpentoj venas al la hejmo de la knabino por nobela nuptofesto, sed ili trifoje estas trompataj per la parencoj de la knabino. Unue la homoj vestas anason kiel fianĉino, poste ŝafon kaj trie bovinon. Tamen la saĝa birdo kukolo ĉiam avertas pri la trompo. Fine koleraj serpentoj rabas la knabinon Eglė kaj trenas ŝin al la fundo de la maro al sia mastro, la serpenta princo.

Anstataŭ ol tie vidi la serpenton de la antaŭa renkonto, Eglė malkovras ke ŝia fianĉo Žilvinas, la serpenta princo, estas belega juna viro. Ŝi senespere enamiĝas, ili ĝoje ekvivas kune kaj Eglė naskas kvar infanojn: tri belaj knaboj ricevas la nomojn "Ąžuolas" (kverko), "Beržas" (betulo) und "Uosis" (frakseno) kaj fine naskiĝas svelta knabineto, kiu ricevas la nomon "Drebulė" (tremolo).

Post pluraj jaroj Eglė eksopiras pri siaj homaj parencoj kaj decidas viziti ilin, sed la singarda edzo malkonsentas. Por ricevi la permeson je vizito de la parencoj, Eglė devas plenumi tri neplenumeblajn taskojn: ŝpini senfinan vualon el silko, tiom longe porti paron da feraj ŝuoj, ke ili konsistu el pli da truoj ol da metalo kaj ne plu porteblus, kaj baki kukon sen ajna ingredienco. Post kiam ŝi ricevas konsilojn de patrineca bona feino, Eglė sukcesas pri ĉiuj tri ŝajne neplenumeblaj taskoj kaj Žilvinas malvolonte cedas, lasante la belan edzinon kaj ĉiujn kvar infanojn vojaĝi el la maro al la homa parencaro.

Post la renkonto de la longe dividitaj familianoj, la parencoj de Eglė ne deziras hejmensendi ŝin kaj la kvar infanojn en la maron, kaj decidas mortigi. La fratoj de Eglė premas kaj minacas ŝiajn filojn malkaŝi la sekretan vokon, kiu venigas ilian patron. Kvankam forte batataj de la onkloj per arbobranĉoj, la knaboj restas silentaj kaj ne perfidas la patron. Tamen fine la timegigita filino malkaŝas la vokon:

"Žilvinas, kara Žilvinas,
se vi vivas, la maro ŝaŭmu lakte -
se vi mortas, la maro ŝaŭmu sange…"

La dek du fratoj de Eglė vokas la serpentan princon el la maro kaj mortigas lin per falĉiloj.

La maltrankviligita Eglė ĉe la plaĝo longe vokas la edzon, sed malbonŝance nur sange ruĝa ŝaŭmo dancas sur la ondoj. Kiam Eglė fine konvinkitas ke la amato estas morta, kiel familia puno pro la perfido ŝi transformas sin kaj la infanojn en arbojn. La tri filoj - koresponde al siaj personaj nomoj - iĝas fortaj arboj, kverko, betulo kaj frakseno, dum la filino laŭ sia nomo iĝas tremolo. Fine, Eglė mem transformas sin en piceon.

Kulturaj referencoj[redakti | redakti fonton]

La rakonto unue skribe publikiĝis fare de M. Jasewicz dum 1837. La unua scena prilaboro estis opero de Mikas Petrauskas, kiu verkiĝis dum 1920, monde premieris dum 1924 en Bostono kaj en Litovio unuafoje sursceniĝis dum 1939 en Kaŭnaso.

Salomėja Nėris, nacie fama litova poetino, dum la jaro 1940 verkis poemon kun la titolo Eglė žalčių karalienė, kiu baziĝas sur la motivoj de la legendo kaj kiu tre populariĝis.

Multnombraj teatraĵoj pri la temo sursceniĝis en la litovaj teatroj, unuafoje dum 1946 sub reĝisoro Juozas Gustaitis.

Dum 1960, la bronza skulptaĵo de Eglė kaj la serpento, kiu videblas sur la foto komence de tiu-ĉi artikolo, kreiĝis fare de Robertas Antinis kaj ricevis belan lokon en la botanika parko de la urbo Palanga. Samjare baleto Eglė žalčių karalienė verkiĝis fare de Eduardas Balsys, kaj kvin jarojn pli poste, dum 1965, baleta filmo sub reĝisorado de Vytautas Grivickas kaj Algimantas Mockus montris la historion al pli granda publiko ekster Litovio.

Inter la plej novaj artaj adaptoj de la legento estas la opero “Žilvinas ir Eglė” de Audronė Žigaitytė (2002) kaj la nur sep-minuta animacia filmo „Eglė žalčių karalienė“ (2003) de Aurika Selenienė kaj Algirdas Selenis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Alia grava mitologia legendo de la litova kulturo, ankaŭ lokigita en la marborda regiono de Palanga, estas "Jūratė kaj Kastytis".

Ligiloj[redakti | redakti fonton]