Egopodio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Egopodio
Illustration Aegopodium podagraria0 clean.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Apialoj Apiales
Familio: Apiacoj Apiaceae
Genro: Egopodio Aegopodium
Specio: A. podagraria
Aegopodium podagraria
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La egopodio (latine: Aegopodium podagraria) estas planto el la familio de la apiacoj (Apiaceae). Ĝi estas fifama trudplanto, ĉar ĝi havas rampantajn subterajn stolonojn. La planto kreskas en ombroriĉaj lokoj sub heĝoj, en ĝardenoj sur vojflankoj sur humida sterkita grundo. Ĝi fariĝas 60 ĝis 90 cm alta.

La egopodio enhavas vitamino C, vitamino A kaj kalio, kalcio, magnezio, silikacido. Ĝi estas manĝebla, la folioj povas esti preparataj kiel spinaco. Sekigita la gusto estas iom kiel petroselo. Jam la antikvaj romianoj manĝis ĝin.

En la popolkuracarto oni uzas egopodion por flegi podagron kaj reŭmaton. Kompresoj el kontuzitaj folioj de egopodio havas mildigan efikon je doloraj artikoj.

Egopodio
Egopodio
Folio de egopodio

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Okcident-siberiaj subborealaj arbaroj