Egretardeoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Egretardeo estas ĉiu ajn de kelkaj tipoj de ardeoj, plej el kiuj estas blankaj al sablokoloraj, kaj kelkaj el kiuj disvolvigas fajnajn plumojn (kutime laktoblankaj) dum la reprodukta sezono. Multaj egretardeoj estas membroj de la genroj EgrettaArdea, kiu enhavas speciojn plej ofte nomataj ardeoj pli ol egretoj aŭ egretardeoj. La distingo inter ardeo kaj egretardeo estas sufiĉe svaga, kaj dependas plie el aspekto ol el biologia taksono.

La vorto "egreto" devenas el la franca vorto "aigrette", kiu signifas (ankaŭ en Esperanto) kaj "egretardeon" kaj ian "ornamaĵon", alude al la longa fadeneca plumotufo, kiuj aspketas kvazaŭ kvasto malantaŭ la egretardea kapo dum la reprodukta sezono.