Ehud Barak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ehud Barak

Ehud BARAK (hebree אהוד ברק; naskita la 12-an de februaro 1942 en kibuco Miŝmar ha-Ŝaron, nordoriente de Netanja) estas isreala politikisto kaj eksa generalo. De 2007 li estas ministro pri defendo de Israelo kaj prezidanto de Israela Laborista Partio.

De 1995 ĝis 1996 li estis ministro pri eksterlandaj aferoj sub ĉefministro Ŝimon Peres. De 1999 ĝis 2001 li estis (la 10-a) ĉefministro de Israelo.

Vivo

Barak enpaŝis la israelan armeon en 1959 kaj tie servis 35 jarojn, atingante rangon de generalleŭtenanto, la plej altan pozicion en la israela armeo. Li ricevis ordenon pro eksterordinara servo kaj 4 aliajn pro kuraĝo kaj milita eminenteco. Li studis en la Hebrea Universitato en Jerusalemo kaj en la Stanforda Universitato. Li estis ministro pri internaj aferoj (1995) kaj pri eksteraj aferoj (1995-1996). En 1996 li iĝis ano de la israela parlamento, Kneset, kie li laboris kiel komitatano pri eksteraj kaj defendaj aferoj. En 1996 Barak elektiĝis gvidanto de Israela Laborista Partio.

Ehud Barak estis elektita ĉefministro de Israelo je la 17-a de majo 1999. Li havis tiun oficon ĝis la 7-a de marto en 2001, kiam li perdis la antaŭtempajn balotojn en februaro kontraŭ Ariel Ŝaron.

Antaŭe:10-a ĉefministro de IsraeloPoste:
Benjamin Netanjahu1999–2001Ariel Ŝaron