Ehud Olmert

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ehud OLMERT (30-an de septembro 1945 en Binyamina, Israelo) estas israela politikisto (Kadima) kaj estis de 2006 ĝis 2009 ĉefministro de Israelo. Li fakte gvidis la registaron jam ekde vespero de 4-a de januaro 2006, postkiam Ariel Ŝaron suferis je apopleksio kaj la 11-an de aprilo estis formale deklarita nekapabla por registara gvido.

Ehud Olmert dum parolado en São Paulo, 2005
(Antônio Milena/ABr)

Vivo

Olmert venas el rusa enmigranta familio. Li soldatservis en israela defenda armeo (IDF) kiel oficiro de infanteria batalunuo kaj militara korespondanto por IDF-ĵurnalo Bamaĥane. Li studis en la Hebrea Universitato de Jerusalemo pri psikologio, filozofio kaj juro. Li sukcese praktikis kiel advokato.

Politiko

Ehud Olmert estis unuafoje elektita en 1973 por Likud al Knesset kaj 6-foje reelektita. Inter 1993-2003. Li estis urbestro de Jerusalemo, en 1998 li abdikis pri sia mandato en la parlamento.

Oni elektis lin en 2003 Knesset-ano, en februaro de 2003 iĝis li vic-ĉefministro kaj industria kaj komerca ministro, ekde septembro komunikada ministro. En tiu posteno protektis planon de Ŝaron pri la retiriĝo el la palestinaj teritorioj.

En auĝusto de 2005 - post retiriĝo de Binjamin Netanjahu -, li estis ankaŭ ministro pri financaj aferoj. Post fondo de Kadima-partio fare de Ariel Ŝaron, ankaŭ Olmert ŝanĝis partion kaj forlasis Likudon. En januaro de 2006, oni elektis lin gvidanto de Kadima.

Li planis unuflankan retiriĝon el Cis-Jordanio kun samtempa rezervo de la bonaj, valoraj teritorioj (orienta Jerusalemo, Valo de Jordan).

Antaŭe:12-a ĉefministro de IsraeloPoste:
Ariel Ŝaron2006–2009Benjamin Netanjahu



Eksteraj ligiloj