Eiffel-Turo
Eiffel-Turo | |
france: La Tour Eiffel | |
turo | |
Eiffel-Turo
| |
Oficiala nomo: La Tour Eiffel | |
Lando | Francio |
---|---|
Regiono | Francilio |
Urbo | Parizo |
Tipo de konstruaĵo | Turo |
Situo | Eiffel-Turo |
- alteco | 33 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 51′ 30″ N 02° 17′ 40″ O / 48.85833 °N, 2.29444 °O (mapo) |
Alteco | 324 m alteco kun anteno |
- la unua etaĝo | 57 m |
- la dua etaĝo | 115 m |
- la tria etaĝo | 275 m |
- alteco ĝis tegmento | 300,65 m |
Arkitektoj | Stephen Sauvestre, Gustave Eiffel liverinto |
Materialo | ŝtalo |
Konstruata | 1887-1889 |
- malfermita | 31-a de marto 1889 |
Gvidantaro | Société d'Exploitation de la Tour Eiffel (SETE) |
Posedanto | Urbo Parizo |
Por publiko | publike alirebla |
Poŝtkodo | 75007 |
Etaĝoj | 3 |
Liftoj | 7 |
Restoracioj | 2 |
Uzo | Belvedero kaj telekomunikado |
Antaŭulo | Vaŝingtona Monumento |
Superanto | Chrysler Building |
Situo de Eiffel-Turo enkadre de Francio
| |
Situo enkadre de Parizo
| |
Vikimedia Komunejo: Tour Eiffel | |
Retpaĝo: www.tour-eiffel.fr/teiffel/uk/ | |
Eiffel-Turo estis la plej alta konstruaĵo en la mondo inter la jaroj 1889-1930. |
La Eiffel-Turo (la franca prononco de Eiffel estas [efél]) estas mondfama ferskeleta konstruaĵo en Parizo, elpensita de Gustave Eiffel kaj konstruita por la Internacia ekspozicio de 1889, cent jarojn post la Franca Revolucio.
Ĝi altas je 300 metroj (ekskluzive de la anteno) kaj pezas pli ol 10.000 tunojn. Finkonstruite la turo estis la plej alta konstruaĵo en la mondo, estante duoble pli alta ol la piramidoj de Egipto.
Originale oni konceptis la turon kiel dumtempan konstruaĵon, detruotan post 20 jaroj, sed ĝi fariĝis la plej konata simbolo de la urbo. Nun vizitas ĝin pli ol kvin milionoj da turistoj kaj vizitantoj ĉiujare.
Historio
Deveno
La Eiffel-Turo estis konstruita de Gustave Eiffel por la 100 jaroj de la franca libereco. 107 proponoj estis prezentitaj al konstrui la Eiffel-Turo, 50 personoj laboris pro ĝia dezajno, kaj pli ol 100 konstruis la partojn. 132 laboristoj kunvenis la partoj en la loko.
Bildoj
-
El la plej alta platfromo
-
La Eiffel Turo estis estis konstruita por la Universala Ekspozicio de Parizo de 1889
Dezajno de la turo
Materialo
La fera strukturo de la Eiffel-Turo pezas 7 300 tunoj, dum la tuta strukturo, inkludante ne-metalaj komponantoj, pezas proksimume 10 000 tunoj.
Nomoj sur Eiffel-Turon
Gustave Eiffel gravurigis la nomojn de 72 eminentuloj (ĉefe sciencistoj) de sia tempo en la turon.
Bontenado
Bontenado de la turo inkludas apliki 50 al 60 tunojn da farbo ĉiu sep jaroj por protekti ĝin de rusto. La alteco de la Eiffel-Turo varias de 15 cm pro temperaturo.
Turismo
Liftoj
La originalaj liftoj por la unua kaj dua etaĝoj estis provizita per du kompanioj. Ambaŭ entreprenoj devis venki multajn teknikajn obstaklojn kiel neniu kompanio (aŭ ja neniu kompanio) havis sperton per instali liftoj grimpante al tiaj altecoj kun grandaj ŝarĝoj. La kantoj kaj anguloj pli komplikis la problemojn.
Restoracioj
La turo havas du restoraciojn: Le 58 tour Eiffel, sur la unua etaĝo 95 m super la marnivelo, kaj la Le Jules Verne, gastronomia restoracio sur la dua etaĝo, kun privata lifto.
Populareco
Pli ol 200 000 000 homoj vizitis la turon ekde ĝia konstruado en 1889, inkludante 6 719 200 en 2006. La turo estas la plej vizititan pagitan monumenton en la mondo.
Reproduktoj
Kiel unu el la plej ikonaj konstruaĵoj en la mondo, la Eiffel-Turo estis la inspiro por la kreo de pli ol 30 duobloj kaj similaj turoj ĉirkaŭ la mondo.
La Eiffel-Turo en Esperanto
En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el suda kaj centra Eŭropo kaj la venonta ĉiĉerono estas Maria Sklodovska, kiu montros al Utnoa la mirindaĵojn de centra kaj orienta Eŭropo. Jen kiel ŝi prezentas Parizon kun kvar grandaj vidindaĵoj el kiuj nur aludoj al Luvro kaj al Versajlo, dum pli atentaj priskriboj al la Ejfelturo kaj al la Triumfa Arko:
|
Notoj
- ↑ Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 120.
Libroj
- 1889: La Tour Eiffel et L’Exposition Universelle Paris: Editions de la Reunion des Musees Nationaŭ, 1989 [exhibition catalog].
- Chanson, Hubert (2009). Hydraulic Engineering Legends Listed on the Eiffel Tower, Great Rivers History, ASCE-EWRI Publication, Proceedings of the History Symposium of the World Environmental and Water Resources Congress 2009, Kansas City, USA, 17–19 May, J.R. ROGERS Ed., pp. 1–7 (ISBN 978-0-7844-1032-5)
- Frémy, Dominique, Quid de la Tour Eiffel, Robert Lafont, Paris (1989) – out of print
- The Engineer: The Paris Exhibition, 3 May 1889 (Vol. XLVII). London: Office for Advertisements and Publication.
- Jonnes, Jill. Eiffel's Tower Viking, 2009
- Harvie, David I Eiffel: The Genius Who Reinvented Himself Stroud, Gloucestershire: Sutton, 2006 ISBN 0 7509 3309 7
- Loyrette, Henri Gustave Eiffel New York: Rizzoli, 1985. ISBN 0 8478 0631 6
- Watson, William. Paris Universal Exposition: Civil Engineering, Public Works, and Architecture. Washington [DC]: Government Printing Office, 1892.