Ein Heldenleben

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Militisto-monumento en Nußdorf ob der Traisen. Surskribo: “Al niaj herooj”
Richard Strauss

Ein Heldenleben (eo: Heroa vivo) op. 40 estas simfonia poemo de Richard Strauss. La verko finkomponita en la jaro 1898 apartenas al la plej maturiĝintaj malfruaj verkoj de la komponisto en ĉi tiu ĝenro. Strauss dediĉis la pecon al la tiam 27 jarojn aĝa Willem Mengelberg kaj al la Reĝa Koncertdoma Orkestro. Li unuafoje prezentis ĝin la 3-an de marto 1899 direktante la Frankfurtan Operan kaj Muzean Orkestron.

Instrumentado[redakti | redakti fonton]

3 flutoj, 1 fluteto, 3 hobojoj (1 ankaŭ angla korno), 2 klarnetoj en B♭, 1 klarneto en E♭, 1 basklarneto, 3 fagotoj, 1 kontrafagoto, 8 kornoj, 5 trumpetoj, 3 trombonoj, 2 tubjoj, timpanoj, frapinstrumentoj, 2 harpoj, arĉinstrumentoj

La trumpetoj estas jen notitaj B♭, jen en E♭. La frapilaro konsistas el tambureto, tamo kaj tamburego, cimbalo kaj tamtamo. La voĉo nomata per „tenortubjo“ nuntempe estas kutime ludata per eŭfono.

Strukturo kaj analizo[redakti | redakti fonton]

Ein Heldenleben estas kontinua komponita simfonia poemo de proksimume 50-minuta prezentodaŭro, prezentenda sen interrompo. Origine la komponisto estis enigita kvin surskribojn aŭ movimentonomojn, kiuj laŭ lia deziro je pli malfruaj eldonoj de la partituro estis forigataj:

  1. Der Held [La heroo]
  2. Des Helden Widersacher [La kontraŭulo de la heroo]
  3. Des Helden Gefährtin [La kunulino de la heroo]
  4. Des Helden Walstatt [La batalkampo de la heroo]
  5. Des Helden Friedenswerke [La pacverkoj de la heroo]
  6. Des Helden Weltflucht und Vollendung [La eskapado kaj la perfekteco de la heroo]

En la tuta verko Strauss uzas kompozician teĥnikon kun gvidmotivoj laŭ Richard Wagner, je kio li enigis la motivojn plejparte en la pliampleksigitan simfonian formon (sonatan formon kun rondelo).

1-e La heroo[redakti | redakti fonton]

La temo de la heroo, kiun unuafoj ludas unusone la kornoj kaj la violonĉelo, memorigas per sia rapide supriĝa melodilinio al la enirtemo de la tria simfonio de Ludwig van Beethoven (Eroica): La E♭-maĵora trisono trapasas preskaŭ kvar oktojn kaj estas paralele ekprenata de la kornoj dum la tuta temo. Kontrasta, poezia temo aperas unuafoje en B-maĵoro en la altaj arĉ- kaj blovinstrumentoj, sekvote de dua heroa motivo, kiun enkadrigas poŝtupe malsupriĝa kvarto. Trumpetosignaloj anoncas la ekmarŝon de la heroo al siaj aventuroj per dominant-septakordo, sekvate de neatendita, drama ĝeneralpaŭzo, la ununura vasta silenta fazo de la tuta verko.

2-e La kontraŭulo de la heroo[redakti | redakti fonton]

La kontraŭuloj aperas en formo de kromataj kaj maltonala kriĉado kaj grumblado el lignaj kaj malaltaj latunaj blovinstrumentoj, komenciĝe per la fluto. Pluraj motivoj en konstrastaj registroj kaj sonkoloroj generas la sonimpreson de sintrudema bagatelemo kaj moko.

Onidire temas je la tiel moke prezentitaj kontraŭuloj pri la kritikistoj de Strauss el la 19-a jarcento kiel ekzemple la viena muziksciencisto Eduard Hanslick, kiu neimiteble aperas en la partituro kiel malbonaŭgura kvartona gvidmotivo de tenora kaj basa tujoj en kvintparaleloj. Nur la temo de la heroo mem povas silentigi la kontraŭulojn, kvankam nur mallongan momenton.

3-e La kunulino de la heroo[redakti | redakti fonton]

Solo-violono transprenas per dolĉa melodio la rolon de la kunulino. En detala akompanata kadenco, kiun la komponisto ekipis laŭ maniero de recitativo en la partituro per detalaj ludinstrukcioj, la violono prezentas novan motivan materialon. Alterne je tio la malaltaj arĉaj, lignoblovaj kaj latunblovaj instrumentoj prezentas en mallongaj enĵetoj spacoprenan trian heroomotivon. Jam ĉiloke la violono aludas mallonge temon, kiu okupas en la lasta parto de la peco vastan spacon. Sekve de la violonkadenco la nova materialo kuniĝas al kantebla epizodo, kiu komenciĝas en G♭-maĵoro: La heroo estas trovinta sian romantikan voĉon, feliĉosento alvenas. Enmeze de dormiga silento eksonas mallongaj fragmentoj de la kontraŭulo-motivo. Nova fanfaromotivo de trumpetoj de malantaŭ la kulisoj, kiun ripetas la orkestro, signalas la komenciĝon de la batalo: Liaj anoj alvokas la heroon.

Tiuj ĉi tri enkondukaj partoj formas elspezan temprezenton kun la distingilo de plurmovimenta simfonio, aparte rilate la kontraston de etoso kaj tempo. La resto de la verko ampleksas malvolviĝon, reekprenon kaj elkondukon, je kio Strauss foje enkondukas aldonan temomaterialon.

4-e La batalkampo de la heroo[redakti | redakti fonton]

En ĉi tiu ampleksa malvolviĝo de la verko la frapinstrumentoj simbolas la antaŭenmarŝon de la armeoj, dum kiam trumpetosignaloj en la unua pasaĵo notita en 3/4-takto vokas al batalo, stranga variaĵo de la unua „kontraŭulo“-temo. La batalo progresas en la formo de tragedia evoluo de la antaŭe enkondukitaj motivoj kaj temoj. Per dolĉaj melodioj la violonoj rememorigas la heroon pri tio, ke la amatino sopiregas lian revenon. Vico de laŭtaj kaj ludoteĥnike tre postulemaj fanfarosignaloj aludas, ke la batalo atingis turnopunkton, dum kiam la muziko sin direktas sur harmonian kulminon en G♭-maĵoro kaj en la paralela tonalo e♭-minoro. La frapinstrumentoj penetras la tutan movimenton, kiu prezentas ilustre la viglan bataladon. Je la fino la temo de la heroo gajnas superecon super la kontraŭuloj haste retiriĝantaj en senekzempla kompozicia „murtapiŝo“ de homa konfrontado. La venko nun estas prezentata (denove en 4/4-takto) en variita ripetado de la herootemo kiel je la komenciĝo de la peco, ĉifoje tamen sur majesta, kontinue ripetata akompanmelodio en okonaj notoj. Nova kantebla temo aperas en la trumpetoj; ĝia larĝa evoluo transkondukas al la sekva parto.

5-e La pacverkoj de la heroo[redakti | redakti fonton]

La venko de la heroo estas festata per temoj el pli fruaj verkoj de Strauss, inter ili Till Eulenspiegels lustige Streiche, Macbeth, Also sprach Zarathustra, Don Juan (la unua tie aperanta temo), Don Quixote kaj multaj aliaj verkoj, kaj simfoniaj kaj ankaŭ lidoj. La pacemaj, alteniĝaj melodioj transkondukas al la lasta parto, pacigante la maltrankvilon, kiu evoluas en la heroo.

6-e La eskapado kaj la perfekteco de la heroo[redakti | redakti fonton]

Plua nova motivo aperas, komenciĝante per rapide malaltiĝa trisono en E-maĵoro, kiu enkondukas novan evoluon de la herootemo: elegio, ludata de harpo, fagoto, angla korno kaj arĉinstrumentoj. La pli fruaj verkoj de la heroo aperas tie kiel kontrapunkto. Sin liberigante de mondaj pensoj kaj virtoj, la heroo bildigas al si novajn, pli grandiozajn kaj eksterordinarajn aventurojn kaj strebas al saviĝo el siajn timoj. La denova apero de la antaŭa „Hanslick“-Motivo enkondukas agitato-epizodon, kiam la heroo memoras pri la bataloj de sia pasinteco, por refoje esti konsolata de sia kunulino. Sekvas klare pastorala farita interludo kun angla korno, kiu memorigas pri la uverturo por Vilhelmo Tell de Rossinis. La malsupriĝa trisono aperas nun malrapida, cantabile, kiel kapo de tiu nova, pacema temo en E♭-maĵoro, kiu antaŭe estis aludita en la violono-kadenco. En solena variaĵo de la origina heroo-motivo la latunaj blovinstrumentoj entonigas lasta fanfaraĵon por la heroo, kiu retiriĝas el la vivo. Ĉi tiu pasaĵo estas rigardebla kiel transkonduko al la komenco de plua simfonia poemo, nome Also sprach Zarathustra, kiu ofte estas prezentata kune kun Ein Heldenleben.

Kritiko[redakti | redakti fonton]

Multaj kritikistoj brulmarkis la komponaĵon Ein Heldenleben kiel senhontan singloradon de la komponisto. Ekde ĉi tiu vidpunkto Strauss aperas kiel miomaniulo, kiu sin mem troaltigas kiel heroo, dum kiam li prezentas sian edzinon kiel fidela kunulino kaj elmetas la kritikkistojn moke al la ridindeco. De Strauss almenaŭ devenas la komento, ke li sin rigardas same kiel objekto de la esploro kiel Nerono aŭ Napoleono.

Estas tamen pli penseble, ke ĉi tiu memprezentado ne tute estas pensata serioze, kion Strauss ankaŭ mem konfesis. Al lia amiko Romain Rolland li klarigis: „Mi ne estas heroo. Al mi mankas la necesa forto; mi ne estas farita por batalo; mi preferas retiriĝi, ĝui trankvilon kaj pacon …“ Multaj kritikistoj komprenis la programon laŭvorte, du kiam aliaj plue supozas, ke ĝi tenas membiografiajn trajtojn.

En la enkonduko de sia Bach-Portreto Peter Schickele klarigas, ke li volas fari tion por Bach, „kion faris Copland por Lincoln, Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij por la Malgrand-Rusujanoj kaj Richard Strauss por si mem“.

Sonregistraĵoj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas multaj sonregistraĵoj de ĉi tiu verko. Al la plej bonaj apartenas:

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Mathias Hansen (eldoninto): Richard Strauss. Die Sinfonischen Dichtungen (Taschenbuch), Bärenreiter 2003, ISBN 978-3-7618-1468-0