Eino Leino
Eino Leino | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Eino Leino | ||
Naskonomo | Armas Einar Leopold Lönnbohm | |
Naskiĝo | 6-an de julio 1878 en Paltamo | |
Morto | 10-an de januaro 1926 (47-jara) en Tuusula | |
Tombo | Tombejo Hietaniemi [#] | |
Etno | finnoj [#] | |
Lingvoj | finna [#] | |
Ŝtataneco | Finnlando [#] | |
Alma mater | Universitato de Helsinko • Oulun Lyseon Lukio [#] | |
Familio | ||
Edz(in)o | Aino Kajanus • Hanna Laitinen • Freya Schoultz [#] | |
Infanoj | Eya Helka [#] | |
Profesio | ||
Alia nomo | Eino Leino [#] | |
Okupo | lingvisto • poeto • ĵurnalisto • tradukisto • dramaturgo • verkisto • literaturkritikisto [#] | |
Laborkampo | literaturo • poezio • romantika literaturo • ĵurnalismo • literatura kritiko [#] | |
Aktiva dum | 1891–1925 [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
![]() |
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Eino Leino (luktisto). |
Eino LEINO (oficiala nomo Armas Einar Leopold Lönnbohm, 6-a de julio 1878 en Paltamo en areo, kiu poste estis ligita al Kampara komunumo de Kajaani, kiu estis 1977 ligita al Kajaani – 10-a de januaro 1926 en Kampara komunumo de Hyvinkää, nuntempa Tuusula) estis finna aŭtoro, ĵurnalisto kaj kritikisto. Lia vasta kaj multflanka literaturo inkludas poezion, romanojn, teatraĵojn, eseojn, ĵurnalskizojn kaj finnlingvajn tradukojn de ekstera literaturo. Leino apartenas al pli notindaj finnaj aŭtoroj. Liaj poemoj estas el jardekoj al jardekoj en popularo de multaj legantoj en Finnlando. Leino uzis ankaŭ artistnomon Mikko Vilkastus. Lia naskiĝtago 6-a de julio estas oficiala festotago kaj flagtago en Finnlando. Ĝia nomo estas Eino Leinon päivä. Runon ja suven päivä ("Tago de Eino Leino. Tago de poeto kaj somero").
Eino Leino aperis en Nuori Suomi (juna Finnlando) ĉirkau ĵurnalo Päivälehti laborinta kulturgrupo. Li partoprenis kulturpolitikajn diskutojn ankaŭ en Helsingin sanomat (nuna posteulo de Päivälehti) kaj kun Nykyajassa, kion li redaktis kun sia frato kaj en semajnogazeto Päivä, kion li redaktis kun L. Onerva.