Einstein-turo
Aspekto

la turo
La Einstein-turo (germane Einstein-Turm aŭ unuvorte Einsteinturm) estas observatorio konstruita inter 1920 kaj 1922 en la "Scienca Parko Albert Einstein" sur la monteto Telegrafenberg ("telegrafa monto") en Potsdamo, sudokcidenta antaŭurbo de Berlino kaj ekde 1990 la ĉefurbo de Brandenburgio de Germanio. Ĝi estas revolucia konstruaĵo por sia tempo, desegnita de la arkitekto Erich Mendelsohn. La konstruaĵo estis nomita laŭ la Nobel-premiito pri fiziko en 1921. La turo celis eksperimente konfirmi la validecon de la relativeca teorio de Albert Einstein. La konstruaĵo estas listigita historia monumento. La Leibniz-Instituto por Astrofiziko Potsdamo estas la posedanto kaj funkciiganto de la tura teleskopo.